Flankvento estas tiu vento, kiu efikas deflanke je veturiloj kaj tiel postulas kontraŭstiradon.

tabulo kun ventosako, atentigante pri flankvento

Flankvento povas konduki al danĝeraj situoj, ekz. ĉe preterpaso de kamiono, post forlaso de la ventoombro, trafas surpriza bato la veturilon. Danĝero povas okazi ankaŭ en pontoj, ĉefe en longaj pontoj sur markoloj aŭ larĝaj riveroj, ekzemple en Lisbono. Flankvento povas damaĝi same ĉe aviadiloj.