Ventoturbino de Darrieus

La ventoturbino de Darrieus estas ventoturbina instalaĵo kun vertikala rotacia akso. Ĝin inventis la franca Georges Darrieus kaj patentigis ĝin en 1931 en Usono. Pro ĝia aspekto, oni nomis ĝin ankaŭ ŝerce ovo-kribrilo. La rotoraj padeloj estas fiksitaj ĉe la supra kaj suba finoj de la akso kaj formas arkon eksteren.

Ventoturbino de Darrieus
H-rotoro de Darrieus

Ĝia tipo estas la t.n. H-Ventoturbino Darrieus, kiu havas H-forman profilon.

La Darrieus-rotoro havas pli malgrandan efikecon ol horizontal-aksaj ventoturbinoj, tiel ĝi ne disvastiĝis.

Avantaĝoj redakti

  • La funkciado estas sendependa de la ventodirekto.
  • Ĉar la generatoro kaj motoro funkcias grund-proksime, la riparado estas relative malkara.
  • Ĝia konstruaĵo, konstruado estas pli malkosta ol tiu de horizontala ventoturbino.
  • La ŝarĝado estas ekvilibrigita.
  • La padeloj estas produkteblaj kiel amasvaroj, tiel etkoste.
  • Ĝi havas pli bonan efikecon ol tiu de la ventoturbino de Savonius.

Malavantaĝoj redakti

  • Ĝia efikeco atingas ĝis 40 %, dum horizontal-aksaj ventoturbinoj pli ol 50%.
  • La materialon eluzas la ŝanĝiĝanda ŝarĝoforto.

Eksteraj ligiloj redakti