Ventoturbino de Savonius

La ventoturbino de Savonius estas tipo de la vertikal-aksaj ventoturbinoj. Ĝin inventis la finna inĝeniero Sigurd Savonius en 1922.

skema desegno de la dupadela ventoturbino de Savonius
Funkcia principo

Aerodinamike, ĝi estas puŝpadela konstruaĵo, kun du aŭ tri padeloj. Ĝia kversekco montras S-formon (okze de la dupadela versio). Danke al la kurbiĝo, la padelojn puŝas pli malforta forto kontraŭ la vento ol kun la vento. Tiu fortodiferenco donas moviĝon de la turbino.

La ventoturbino de Savonius povas eluzi la grund-proksimajn ventojn. Ĝi estas utila tie, kie pli gravas la produkta kosto kaj daŭreco ol la povumo. Ĉar ĝi funkcias sendepende de la ventodirekto, ĝia konstruo estas simpla.

La plej ofta praktika uzo de la ventorurbino de Savonius estas la Flettner-helico, kiun ellaboris germana aviadila inĝeniero Anton Flettner en la 1920-aj jaroj. Oni uzas la Flettner-helicon eĉ hodiaŭ en pelado de la malvarmiga sistemo de aŭtobusoj kaj ŝarĝaŭtoj.

Avantaĝoj redakti

  • Simpla konstruaĵo kaj muntado.
  • Granda momanto de forto ĉe relative malgranda nombro de rivoluoj.
  • Sendependa de la ventodirekto, ne necesas ventodirektigo.
  • Uzebla ĉe ekstreme malgrandaj ventorapidoj (2–3 m/s).
  • Kuplado de pluraj ventoturbinoj al pli granda instalaĵo eblas, same en horizontala kaj en vertikala ligo.
  • Ŝtormrezista pro memstara povumlimigo.
  • Apenaŭ rimarkebla funkcia bruo.
  • Granda tolero de ĉiuj turbulentoj, kiuj povas okazi - lokdepende - en la vento. La abrupta ŝanĝiĝo de la alflua direkto apenaŭ kaŭzas perdon de la efikeco, povumo.

Malavantaĝoj redakti

  • Ĝi havas maksimuman povumon de 28 %, malpli ol tiu de la ventoturbino de Darrieus aŭ alia, horizontal-aksa ventoturbino.
  • La materialo de la padeloj (ŝoveliloj) estas forte eluzataj pro la daŭra ŝanĝiĝo de la alflua angulo. Tiu trouzeco povas malgrandiĝi per apliko de pli granda nombro de padeloj (plej ofte tri).
  • La ventoturbino estas konstruebla relative malgranda kaj simile al aliaj ventorturbinoj.
  • La horizontale konstruitan ventorurbinon de Savonius ŝarĝas la gravita forto. Tio estas malpli grava, kaj tia turbino uzeblas plene en fluakvo.

Eksteraj ligiloj, angle redakti