Vera Tautorat
Vera TAUTORAT (naskiĝis la 22-an de januaro 1966 , do nun 58-jara) estas denaska germana esperantisto. Ŝi estas la filino de Ina Tautorat kaj Hermann D. Tautorat. Vera studis germanistikon kaj en la studentaj jaroj plurajn jarojn aktivis en la berlina oficejo de la Germana Esperanto-Junularo.[1] En novembro 1993 ŝi organizis kune kun Sabine Trenner informstandon ĉe la tiama prilingva forio "Expolingua".
Vera Tautorat | |
---|---|
Vera Tautorat prelegante | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1966 (58-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Hermann D. Tautorat |
Patrino | Ina Tautorat |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Denaska esperantisto | Jes |
Vera Tautorat de 1992 ĝis 2001 prizorgis Esperanto-libroservon en Berlino.
Ŝi kaj la esperantisto Holger Netzel (post edziĝo Holger Tautorat) geedziĝis. Ilia filino Lara naskiĝis la 17-an de decembro 2001 kaj edukiĝis denaske en Esperanto.
Ŝi eldonis memorlibron pri sia patro (gastiganto de Ĵaŭda Rondo) kun kontribuoj de amikoj el la tuta mondo.
Verkaro
redakti- Vera Tautorat (eld.): Hermann – Fragmente / Fragmentoj. Erinnerungen an Hermann D. Tautorat / Memoroj pri Hermann D. Tautorat. Sammlung deutsch- und esperantosprachiger Texte verschiedener Autoren – ohne Übersetzung / kolekto de german- kaj esperantlingvaj tekstoj diversaj – sen traduko, Berlin 2000
- Vera Tautorat: Hermann D. Tautorat kaj la Ĵaŭda Rondo, en: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea LIbro 1903-2003, Mondial, Novjorko – Berlino 2006, p 284-287
Literaturo
redakti- Fritz Wollenberg (red.), Esperanto-Ligo Berlino: Jubilea libro, 1903 - 2003, Esperanto Lingvo kaj Kulturo en Berlino, ISBN 1-59569-043-3, paĝoj 284-287, 310
Referencoj
redakti- ↑ ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 5