Sabine Trenner

germana esperantistino

Sabine TRENNER (naskiĝis la 30-an de novembro 1962 en Staaken) estas germana esperantistino, sociala pedagogo kaj diplom-inĝeniero pri maŝinkonstruado. Ŝi estas Ĉe-instruistino, gvidas Esperanto-kursojn kaj fakajn seminariojn, publikigas kaj fakajn artikolojn kaj recenzojn en diversaj gazetoj. Ŝi verkas Esperant-lingvajn beletraĵojn.[1]

Sabine Trenner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1962 (1962-01-01) (62-jaraĝa)
en Staaken
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo sociala pedagogo
vdr

Vivo redakti

Sabine Trenner estas filino de la Esperanto-aktivulino Rosen Trenner (1930-1988).

1982-1986 ŝi studis ĉe Ingenieurhochschule Wismar (Inĝeniera Altlernejo Vismar) kaj fariĝis diplomita inĝeniero pri maŝinkonstruado (Dipl-Ing. Maschinenbau) kaj diplomita inĝeniero pri maŝinkonstruado-teknologioj/-teknikisto (Dipl-Ing Maschinenbau-Technologien/-Techniker).

Ŝi novorientiĝis profesie komence de la 1990-aj jaroj. La studadon ĉe la Fachhochschule Potsdam (Faka Altlernejo Potsdamo) 1993-1997 ŝi finis kiel diplomita socialpedagogo kaj poste specialistĝis en 1997-1998 ĉe Sozialpädagogisches Fortbildungswerk Brandenburg (Socialpedagogia Kleriga Organizaĵo Brandenburgio) al mediatoro, en 2004-2008 ĉe  BIF Berliner Institut für Familientherapie (Berlina Instituto por Familia Terapio) al sistema terapiisto/familia terapiisto kaj ĉe la sama instituto en 2012-2019 al psikoterapiisto por infanoj kaj junuloj Profesie ŝi faris socialan laboron en lernejo kaj laboras en kliniko por infana kaj junula psikiatrio.

Esperanto-Junulara agado redakti

Ekde 1985 ŝi aktivis en la GDR-a Esperanto-Junularo, kunvenigis junulojn, kunorganizis la famajn Zamenhoffestojn de la junuloj en kaj ĉe Berlino, kies aranĝadon ŝi grave influis kaj partoprenis en internaciaj aranĝoj kiel la 44-a TEJO-kongreso en Zagrebo[2]

Sabine Trenner apud Sandra Kinast, Uwe Weiß, Adrian Bourcevet kaj Andreas Jacobs ege aktivis en la fonda periodo de „Die Esperanto-Jugend“ (GDR), post kiam la Junulara Komisiono de GDREA en novembro 1989 decidis, krei sendependan junularan organizon. En januaro 1990 ĝi estis jure allasita.[3] La 7-an de aprilo 1990 okazis ĉefkunveno en Humboldt-Universitato en Berlino. Torsten Bendias kalkulas ŝin en sia libro Die Esperanto-Jugend in der DDR al la „impulsdonantoj de la tempo de politika turniĝo“ en GDR.[4]

Sabine Trenner nun sin engaĝis en Esperanto-Junularo Brandenburgio/Berlin (EJB). La specifa projekto, pri kiu ŝi ĉefe agadis, estis „Beratungstelle für Jugendaustausch mit Osteuropa“ (Konsilejo por junulara interŝanĝo kun orienta eŭropo). Per tio EJB, kies sidejo estis en Potsdamo, Berliner Straße 49, kreis stabilajn partnerajn rilatojn eksterlanden. [5] Renkontiĝoj, kursoj, vojaĝoj kun infanoj kaj junuloj apartenis al la programo.

Anoncojn pri tio kaj raportojn oni povas legi en Brandenburger Blättchen.[6]

En la 1990-aj jaroj aperis pli ol 30 kajeroj de Brandenburger Blättchen - la Vereinszeitschrift de Esperanto-Jugend Brandenburg-Berlin e.V. (Societa gazeto de EJB). Ne tute serioze, ofte kun ironio la geaŭtoroj, ankaŭ Sabine Trenner, kiu sin nomis Trine, alparolis per siaj kontribuaĵoj junulojn kaj infanojn, malkaŝante proprajn sentojn - kaj ĝojoj kaj malentuziasmiĝo. La kajeroj ankaŭ enhavas enigmojn kaj tekstojn por Esperanto-lernado. Sabine Trenner eĉ publikigis krimrakontojn, fabelojn kaj aliajn beletraĵojn.[7]

Infana Kongreseto redakti

Sabine Trenner jam en la UK de Montpeliero en 1998 estis inter la prizorgantoj de la Internacia Infana Kongreseto (IIK). Kiam en 1999 en Berlino okazis la 84-a Universala Kongreso de Esperanto, ŝi estis membro de LKK kiel respondeculino por la 32-a Internacia Infana Kongreseto. La infanojn, 6- ĝis 14-aĝajn, ŝi invitis kiel Villi Abelo, la talismano de la kongreseto, al kiu ili povis sendi siajn aliĝilojn sub adreso de Deutsche Esperanto-Jugend, Grellstraße 36, Berlino. Por la partoprenantoj ŝi verkis la libron La aventuroj de Villi Abelo kun allogaj rakontetoj por la infanoj.[8] La IIK okazis de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto en Bergholz-Rehbrücke ĉe Potsdamo en Infana Turisma Centro am Teufelssee (Ĉe la Diabla Lago). Al la teamo de prizorgantoj apartenis apud Sabine Trenner Monica Cruz, Jenny Goddard, Steffen Pietsch, Ana-Maria Pinter kaj Lukaŝo Tokarski. La 7-an de aŭgusto sin prezentis la partoprenantoj de la IIK en la ferma aranĝo de la UK.

Literatura verkado redakti

Sabine Trenner verkis kelkajn beletraĵojn. En 1997 ŝi gajnis en la Belartaj Konkursoj de UEA per sia rakonto Pli ol nura lumo la unuan premion en la kategorio Prozo. Partoprenis 12 aŭtoroj el 10 landoj kun 21 verkoj.

La kolekto „Samideanoj – Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj“ enhavas la rakonteton de Sabine Trenner „Pro po“ pri la amuze aventura serĉado de la prepozicio po pri sia pozicio, publikigita jam en 1997 en Literatura Foiro (n-ro 167).[9]

Por la fama muzikgrupo „Kajto“ ŝi verkis kantotekstojn.

La teksto de la titola kanto de l‘ albumo „Masko“ estas de ŝi. Samalbume troveblas la kanto Para-Fino, kies tekston verkis Sabine Trenner. La muziko de ambaŭ kantoj estis farita de Nanne Kalma.[10] Danjelo Gibbons en 1999 en Monato publikigis la recenzon "Kajto flugas denove.[11]

Recenzoj redakti

Recenzoj de Sabine Trenner aperis en diversaj gazetoj. En Literatura Foiro en 1999 aperis ekzemple recenzo pri Promeso en obskuro de Manuel de Seabra, eld. de IEM en Vieno en 1997 sub la titolo: ...kaj la sekva, bonvolu...[12]

En La Gazeto n-ro 89 aperis ŝia recenzo Revivigi plurjarcentan trezoron pri Antologio de kroataj unuaktaj dramoj, kompilita de Branko Heĉimoviĉ.[13]

Instruado, kursoj, seminarioj redakti

Sabine Trenner apartenas al la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE), kiun elektis Internacia Ekzamena Komisiono – IEK.

La sperta Ĉe-instruistino gvidis multajn Esperanto-kursojn laŭ la Ĉe-metodo en- kaj eksterlande. Ŝi ankaŭ organizis seminariojn por kursgvidantoj.

Krome ŝi postulas atenton pri pedagogiaj kaj psikologiaj temoj rilate al edukado. Ŝi ekzemple enkondukas sian fakan artikolon „Kiel solvi konfliktojn?“ per la vortoj: „KVERELO kaj PERFORTO estas multe diskutataj temoj en la nuna tempo. Aŭdeblas ne malofte la riproĉo, ke en la lernejoj oni ne sufiĉe faras por eviti postajn violentajn agojn. Peri formojn de konstruiva konflikta prilaboro postulas la moderna edukado.“[14]

Pri la seminario de Sabine Trenner dum ILEI-konferenco en 1999 „La fremdeco en ni: ekkoni antaŭjuĝojn kaj ilin prilabori” raportis la partoprenintino Gražina Opulskienė en Internacia Pedagogia Revuo (IPR) 2000/1 sub la titolo: Prilaboro de antaŭjuĝoj (pri la seminario de Trenner).[15]

En la sama revuo Sabine Trenner publikigis la artikolon Media – kio? Mediaciado! [16]

Publikaĵoj redakti

  • Pli ol nura lumo. En: Fritz Wollenberg (Red.) Esperanto – Lingvo kaj Kulturo Berlino: Jubilea Libro 1903 – 2003; Enrigardo, Rerigardo, Antaŭrigardo. Esperanto-Ligo Berlino r.A. (Eld.), Mondial, Novjorko - Berlino 2006, p. 92-95 – ISBN 1-59569-043-3. En: Fonto, n-ro 201.
  • Kajto: Masko. Kompakta disko 28-minuta. Eld. Vinilkosmo, Donneville, 1999.
  • ...kaj la sekva, bonvolu... Recenzo pri Promeso en obskuro de Manuel de Seabra.En: Literatura Foiro en 1999, LF-koop (eld.), La Chaux-de-Fonds (Svislando).
  • Revivigi plurjarcentan trezoron. Recenzo pri Antologio de kroataj unuaktaj dramoj, kompilita de Branko Heĉimoviĉ. En: La Gazeto, numero 89, p. 32, Esperanto-Klubo de Metz (eld.), Creuë (Francio)
  • La aventuroj de Villi Abelo / 33-a Internacia Infana Kongreseto de Esperanto. Deutsche Esperanto-Jugend (eld.), Berlin 1999.
  • Kiel solvi konfliktojn? Monda ASEMBLEO Socia, rete publikigita 2005
  • Media – kio? Mediaciado! En: IPR 2000/1
  • Vojoj al pli paca lernejo. En: IPR 2000/3 [9]

Referencoj redakti

  1. Sanine Trenner ĉe OLE - Aŭtoroj de originala literaturo en Esperanto [1]
  2. der esperantist n-ro 150, p 79
  3. Bendias, Torsten: Die Esperanto-Jugend in der DDR. Zur Praxis und Lebenswelt sozialer Strömungen im Staatssozialismus. LIT-Verlag Dr. W. Hopf, Berlin 2011, p. 212
  4. Bendias, Torsten: Die Esperanto-Jugend in der DDR. Zur Praxis und Lebenswelt sozialer Strömungen im Staatssozialismus. LIT-Verlag Dr. W. Hopf, Berlin 2011, p. 237
  5. Bendias, Torsten: Die Esperanto-Jugend in der DDR. Zur Praxis und Lebenswelt sozialer Strömungen im Staatssozialismus. LIT-Verlag Dr. W. Hopf, Berlin 2011, p. 245
  6. Trine kaj Steffen: Neplenumitaj promesoj aŭ simple estu flekseblaj. En: Viola Wallich (Red.): Brandenburger Blättchen n-ro 29 (1/1997).
  7. Trine: Vermo en varmo en amo. En: Viola Wallich (Red.): Brandenburger Blättchen n-ro 29 (1/1997).
  8. La aventuroj de Villi Abelo / 33-a Internacia Infana Kongreseto de Esperanto. Deutsche Esperanto-Jugend (eld.), Berlin 1999.
  9. Pro po. En: Samideanoj – Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj“ Sezonoj. Kaliningrado 2006 kaj en: Literatura Foiro (Nr. 167),  LF-koop (eld.), La Chaux-de-Fonds (Svislando) 1997.
  10. Kantarviki Masko [2] Kantarviki Para-fino [3]
  11. Danjelo Gibbons: Kajto flugas denove. En: Monato, Flandra Esperanto-Ligo 2001 [4]
  12. Sabine Trenner: ...kaj la sekva, bonvolu... Recenzo pri Promeso en obskuro de Manuel de Seabra.En: Literatura Foiro en 1999, LF-koop (eld.), La Chaux-de-Fonds (Svislando). [5]
  13. Sabine Trenner: Revivigi plurjarcentan trezoron. En: LG-89, p. 32, Recenzo pri Antologio de kroataj unuaktaj dramoj, kompilita de Branko Heĉimoviĉ. [6]
  14. Sabine Trenner: Kiel solvi konfliktojn? Monda ASEMBLEO Socia, rete publikigita 2005 [7] Arkivigite je 2021-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  15. Gražina Opulskienė: Prilaboro de antaŭjuĝoj (pri la seminario de Trenner). En: IPR 2000/1 [8]
  16. Sabine Trenner: Media – kio? Mediaciado! En: IPR 2000/1

Eksteraj ligiloj redakti