La Verda barbuloBlankvanga barbulo Megalaima viridis, estas birdospecio de la familio de Aziaj barbulojMegalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn. El la du nomoj Blankvanga spegulas distingan karakteron kaj Verda ripetas la latinan specifan nomon, per karaktero komuna al kelkaj samgenranoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda barbulo
Verda barbulo
Verda barbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
Genro: Megalaima
Specio: M. viridis
Megalaima viridis
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Detala foto montranta la distingajn blankajn brovon kaj vangon por la specio kaj la harecbridoj por la genro.

Ĝi estas konata en Barato ankaŭ kiel la Malgranda verda barbulo. Ĝi estas tre simila al la Brunkapa barbulo kaj al la Stribarbulo, sed tiu ĉi specio estas endemismo de la arbaraj areoj de suda Barato kaj krom la ĝeneralaj karakteroj de tiuj du specioj (grizbrunaj kapo, kolo kaj brusto kaj resto verda) tiu ĉi havas ege distingajn blankajn brovon kaj strimakulon el sub la okulo al la nuko (blanka vango kiu nomigas la specion). Krome tiu ĉi specio ne havas la oranĝan okulringon de la aliaj du specioj, sed anstataŭe malhelan mallarĝan okulringon.

La voĉo, monotona 'Kot-ruu ... Kotruu...' estas tre simila al tiu de la Brunkapa barbulo. Dum la varmaj posttagmezoj, ili ankaŭ alvokas per sola noto 'vut' ne tre malsimile de la voĉo de la Koluma orelstrigo.

Tiuj birdoj estas ĉefe fruktomanĝantaj, sed manĝas ankaŭ termitojn kaj aliajn insektojn. Ili manĝas fruktojn de diversaj specioj Ficus inkludante la speciojn Ficus benjamina kaj Ficus mysorensis, kaj aliajn enmetitajn fruktarbojn kiel la Muntingia calabura. Dum manĝado ili estas iom agresemaj kaj klopodos forpeli aliajn barbulojn, aziajn koelojn kaj aliajn fruktomanĝantoj.

Ili nestumas kaj ripozas en arbotruoj kiuj elfosas per siaj fortikaj bekoj. Ili kutime uzas grandajn vertikalajn trunkopartojn de arboj. Preferataj nestarboj en urbaj areoj inkludas la speciojn de Royal Poinciana Delonix regia kaj Afrika tulipo Spathodea campanulata.

Voĉo

Referencoj redakti

Bildaro redakti