La Azia koelo aŭ Barata koelo (Eudynamys scolopacea), iam konata ankaŭ nur kiel Komuna koelo, estas specio de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi troviĝas el suda Azio, ĝis Ĉinio norde kaj Aŭstralio sude.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azia koelo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Eudynamys
Specio: E. scolopaceus
Eudynamys scolopaceus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Eudynamis honorata
Eudynamys scolopacea

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kiel multaj kukoledoj, ĝi demetas siajn ovojn en la nestoj de aliaj birdoj, sekve ili estas nestoparazitoj.

La vorto koelo signifas ankaŭ "najtingalo" en Barato pro la melodia kanto de la Barata koelo. Ĝi estas konata popole ankaŭ kiel Pluvobirdo aŭ Ŝtormobirdo en orienta Aŭstralio, ĉar oni supozas, kiam oni aŭdas ties voĉon, ke ĝi povas antaŭvidi pluvon.

Aspekto redakti

 
Masklo en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
 
Nematurulo en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
 
Ino en Bhopal, Madja Pradeŝo, Barato
 
Nematurulo en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
 
ovoj de Eudynamys scolopaceus en nesto de Corvus splendens - Muzeo de Tuluzo

La Azia koelo estas granda, longvosta kukolo de 45 cm. Ili estas ege sekse duformaj kukoledoj. La masklo estas blunigra, kun palverda beko, tre larĝa ĉebaze kaj akrapinta kaj iome subenkurbita, ege ruĝaj okuloj tre rimarkindaj kaj kontrastaj kaj grizaj kruroj kaj piedoj. La ino estas bruneca supre kaj blankeca sube, sed ŝi estas tre striita kaj punktita brune en subaj partoj kaj blankeca en supraj partoj. Ŝi havas olivkoloran aŭ verdan bekon kaj ruĝajn okulojn ne tiom rimarkindajn kiel tiuj de la masklo.

Tiuj koeloj estas tre voĉemaj, kun multnombraj diferencaj alvokoj.

Subspecioj redakti

Estas agnoskataj ĝis 15 subspecioj:[1]

  • Eudynamys scolopacea scolopacea (Linnaeus, 1758); Pakistano, Barato, Nepalo, Sri-Lanko, Lakadivoj kaj Maldivoj;
  • Eudynamys scolopacea chinensis (Cabanis kaj Heine,1863); suda Ĉinio, kontinenta Indoĉinio;
  • Eudynamys scolopacea harterti (Ingram, 1912); Hajnano;
  • Eudynamys scolopacea malayana (Cabanis kaj Heine, 1863); Suda Burmo, Tajlando, Malajzia Duoninsulo, Sumatro, Bangko, Malgrandaj Sundaj Insuloj, Lomboko, Sumbavo, Satondo, Komodo, Floreso, Besaro, Palaŭo, Borneo;
  • Eudynamys scolopacea mindanensis (Linnaeus,1766) (inkludas E. s. paraguena (Hachisuka, 1934), el Palavano kaj and E. s. corvina (Stresemann, 1931), el Halmahero); Filipinoj (inkludante Palavanon kaj Babujanojn), Nordorientajn insulojn de Sulaveso (Talaud, Karakelong, Lirung), Sangihe, Siau, Ruang, Manterawu); nordaj Molukoj (Morotai, Halmahera, Ternate, Tidore, Moti, Bacan);
  • Eudynamys scolopacea rufiventer (Lesson, 1830); Nov-Gvineo (escepte suda Irian Jaya);
  • Eudynamys scolopacea minima van Oordt 1911; sudorienta Nov-Gvineo;
  • Eudynamys scolopacea salvadorii Hartert, 1900; Bismarkoj;
  • Eudynamys scolopacea hybrida Diamond, 2000; Longa Insulo, inter Nov-Gvineo kaj Nova Britio;
  • Eudynamys scolopacea alberti Rothschild kaj Hartert, 1907; Salomonoj;
  • Eudynamys scolopacrea melanorhyncha S. Müller, 1843; Sulaveso, Bangai, Muna, Togian, Peleng kaj Suloj (Taliabu, Seho);
  • Eudynamys scolopacea orientalis (Linnaeus, 1766)(inkludas E. s. picata S. Müller, 1843); Centraj kaj Sudaj Molukoj (Buru, Manipa, Kelang, Seram, Ambon, Tujuh, Watubela);
  • Eudynamys scolopacea everetti Hartert 1900; Sumba al Timoro kaj Roma, Kai;
  • Eudynamys scolopacea cyanocephala (Latham 1801); Torres-markolo norden al Boigu kaj Darnley, Norda kaj Orienta Kvinslando, okcidente al malalta rivero Norman kaj norden al Kabo Jorko kaj insuloj de la orienta marbordo tiom malproksime kiom ĉe la grupo Kaprikorno, kaj ĉe Nova Sudkimrio;
  • Eudynamys scolopacea subcyanocephala Mathews, 1912; norda Aŭstralio (Okcidenta Aŭstralio, Nordaj Teritorioj, okcidenta Kvinslando suden al Monto Isa kaj Dolomote kaj oriente al Cloncurry); migranta en Nov-Gvineo.

Disvastiĝo kaj vivejo redakti

Tiu orientalisa kaj aŭstralazia birdo preferas malfermajn arbarojn kaj terkultivejojn. Ĝi estas precipe loĝanto kaj reproduktanto en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko al suda Ĉinio kaj Aŭstralazio. Birdoj de la bordoj de la teritorio, kiel granda parto de Orienta Aŭstralio, kaj de altaj teroj estas someraj vizitantoj, migrantaj al pli varmaj areoj en vintro. Ili havas grandan kapablon koloniigi novajn areojn. Ili unuafoje alvenis en Singapuron en la 1980-aj jaroj kaj poste iĝis tre komunaj birdoj.[1]

 
Nematurulo petante manĝon el Korvoj en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Kutimaro redakti

Ili estas nestoparazitoj, kaj demetas po ununuran ovon en la nestoj de ampleksan varion de birdoj, inkludante la specioj de Ĝangala korvo,[2] Blanknuka korvo kaj kelkajn speciojn de Melifagedoj. Ĝi povas ankaŭ paraziti la specion Nigrakapa oriolo.[3] La koelido ne nepre elnestigas la idojn de la gastiganto kaj dekomence alvokas kiel korvo. La plenkreskaj koeloj povas ne tute abandoni sian idaron:

 
 La Barata koelo (E. honorata) estas la pluvo-birdo de Barato. Tiu birdo estas parazita ĉe korvoj, kaj aperas en la notoj de naturalistoj en Barato, ke koeloj povas zorgi sian idaron iamaniere, ĉar ili estis viditaj manĝigante sian idaron post elnestiĝo. 
— Lydekker[4]
 
Voko

Voko de maskla koelo, suda Barato

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Tiu kutimo de nestoparazitoj manĝigante sian idaron estis notita ankaŭ en kelkaj aliaj specioj.[5] La menciita noto de Richard Lydekker estas probable tiu de A. O. Hume kiu estis notita de Fulton en 1904.[6]

Dieto redakti

La Azia koelo estas ĉiomanĝanta, konsumante variecon de insektoj, raŭpoj, ovojn kaj etaj vertebruloj. Plenkreskuloj manĝas frukton. Oni scias, ke eventuale ili prenas ovojn de etaj birdoj.[7]

Bildaro redakti

 

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Payne, R. B. 2005. The Cuckoos. Oxford University Press.
  2. Goodwin D.. (1983) Crows of the World. Queensland University Press, St Lucia, Qld. ISBN 0-7022-1015-3.
  3. Sethi, V. K., Saxena, V kaj Bhatt, D. 2006. An instance of the Asian Koel Eudynamys scolopacea destroying the nest of a Black-headed Oriole Oriolus xanthornus. Indian Birds 2(6):173-174
  4. Lydekker, R. (1895) The Royal Natural History. Volumo 4. paĝo 8
  5. Janice C. Lorenzana kaj Spencer G. Sealy (1998) Adult brood parasites feeding nestlings and fledglings of their own species: A review. J. Field Ornithol., 69(3):364-375 [1] Arkivigite je 2010-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Fulton, R. 1904. The Kohoperoa or Koekoea, Long-tailed Cuckoo (Urodynamis taitensis): an account of its habits, description of a nest containing its (supposed) egg, and a suggestion as to how the parasitic habit in birds has become established. Trans. N. Z. Inst. 36:113-148.
  7. Uttangi, J. C. 2004. Robbing of eggs by female Koel, from the nest of Red-whiskered Bulbul (Pycnonotus jocosus). Newsletter for Birdwatchers 44 (5): 77.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti