Vertico de Sierra Gorda

loko de la Hispana Enlanda Milito

La vertico de Sierra Gorda estas fortikaĵa komplekso de Fuendetodos (Hispanio), konstruita en la Hispana Enlanda Milito fare de la respublika armeo kontraŭ la Vertico Parapetos, de la insurekcia armeo, ĉefe cele al la ofensivoj kontraŭ Zaragozo kaj la batalo de Ebro. Ĝi estas ĉe la geodezia vertico de la Instituto Geográfico Nacional, sur la pinto de monteto konata kiel Sierra Gorda (Dika Montaro).

Ruinoj en la Vertico de Sierra Gorda.
Restaĵoj en la Vertico de Sierra Gorda.
Pafejoj en oriento de la fortikaĵo de Sierra Gorda.

Ĝi konsistas el kvar fortikaĵoj kaj kelkaj parapetoj. Ĉefa estas duoncirkla fortikaĵoj kun 18 pafejoj, el kiuj unu el ili centra kun protektejo por maŝinpafilo. Ĝi estis konstruita el ŝtono kaj mortero, kun ŝirmejo el betono. La parapetoj kaj gvatejoj estis konstruitaj per sekmasonaĵo.

Fuendeteodos estis okupita de respublikanoj de Septembro 1936 ĝis Marto 1938. El tie oni gvatis la ŝoseo al Belchite.

Eksteraj ligiloj redakti