Vestarko
Vestarko estas peco da ligno, metalo aŭ plasto, plejofte en la formo de la homa ŝultro kaj havas hokon je la supra flanko. La vestarko ankaŭ povas havi transversan stangon, la t.n. pantalonstango.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9b/Etrusco_43_CB.jpg/220px-Etrusco_43_CB.jpg)
Funkcio
redaktiVestarko estas uzata por pendigi vestojn en ŝranko aŭ je rako en butiko. Ĉe normaj vestarkoj oni devas unue pligrandigi la koltruon, pro tio estas pene por pendigi kaj depreni la vestojn.
Formoj
redaktiAnkaŭ ekzistas specialaj vestarkoj por pantalonoj, tiuj plejofte havas rektan formon pinĉomekanismon.
Invento
redaktiNe estas klara kiu inventis la vestarkon. Diversaj fontoj indikas diversajn homojn, kiel Rosalie Carwink kaj Thomas Jefferson.
Bildaro
redakti-
Vestarko por pantalonoj
-
Rakoj kun vestarkoj
-
Diversaj vestarkoj