La vestibula sistemo, en vertebruloj, estas sensa sistemo, kiu disponigas la gvidan kontribuon al la sento de ekvilibro kaj spaca orientiĝo por la celo kunordigi movadon kun ekvilibro. Kune kun la koĥleo, parto de la aŭda sistemo, ĝi konsistigas la labirinton de la interna orelo en plejmulto da mamuloj.

Ĉar movadoj konsistas el rotacioj kaj translacioj, la vestibula sistemo konsistas el du komponantoj: la duonrondaj kanaloj, kiuj indikas rotaciajn movojn; kaj la otolitoj, kiuj indikas linearajn akcelojn. La vestibula sistemo sendas signalojn ĉefe al la nervaj strukturoj, kiuj kontrolas okulmovojn; tiuj disponigas la anatomian bazon de la vestibulokula reflekso, kiu necesas por klara vidkapablo. Signaloj estas sendataj ankaŭ al la muskoloj, kiuj tenas la korpon vertikala kaj en ĝenerala kontrola pozicio; tiuj disponigas la anatomiajn rimedojn necesajn por konservi deziratan pozicion en spaco.

La cerbo uzas informojn de la vestibula sistemo en la kapo kaj de propriokaptado tra la korpo por ebligi al la individuo - homo aŭ besto - kompreni la dinamikon kaj kinematikon de sia korpo (inkluzive de ĝia pozicio kaj akcelo) de momento al momento. Kiel tiuj du perceptaj fontoj estas integritaj por disponigi la fundamentan strukturon de la sensa sistemo, estas nekonate.

Vidu ankaŭ redakti