Vetka distrikto (beloruseВекаўскі раён; ruseВетковский район) estas administra subdivido en Homela regiono (situanta en orienta parto de la regiono). La distrikto estis fondita en 1926, de 1938 en konsisto de Homela regiono. En 1962 estis likvidita, en 1965 estis refondita. Ĝia areo estas 1.600 km2. Ĝia administra centro estas urbo Vetka.

Vetka distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
administra teritoria unuo • distrikto de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco118 m [+]
ĈefurboVetka
- koordinatoj53° N, 31° O (mapo)52.68333333333331.225555555556Koordinatoj: 53° N, 31° O (mapo)
Areo1 558,62 km² (155 862 ha) [+]

Loĝantaro17 268 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco11,08 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroQ60677527

Vetka distrikto (Tero)
Vetka distrikto (Tero)

Vetka distrikto (Belorusio)
Vetka distrikto (Belorusio)
DEC

Map
Vetka distrikto

Vikimedia Komunejo:  Vietka District [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Loĝlokoj kaj administra subdivido redakti

En la distrikto estas ĉirkaŭ 140 loĝataj lokoj, la plej granda el kiuj estas Vetka, kaj la distrikto estas subdividita je 13 vilaĝaj sovetoj. Post la Ĉernobila katastrofo pro radioaktivaĵa malpurigado estis likviditaj 51 tiutempaj loĝlokoj kaj ilia loĝantaro elmigris.

Naturo redakti

La altaĵoj de la tereno estas inter 140 kaj 190 metroj super marnivelo: en la orienta parto de la distrikto pli alte ol okcidente. Tra la distrikto fluas Soĵ, Besjadz kaj aliaj riveroj. Arbaroj okupas 29 % de la areo.

Agrokulturo redakti

En la distrikto estis disvastigitaj bovbredado, ĉevalbredado, porkbredado, ŝafbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĝplantado. Ĉi-tio estas iagrade ŝrumpinta post la Ĉernobila katastrofo.

Industrio redakti

En la distrikto situas mintavoloj de torfo, argilo, kreto.

Komunikado redakti

Tra la distrikto trairas aŭtovojoj: el Homel tra Vetka ĝis Svjacilaviĉi, el Vetka ĝis Dobruŝ.

Aliaj projektoj redakti