Veturilumo estas ŝatokupo rigardi, kontempli kaj ĉefe foti specialajn, maloftajn aŭ altnivelajn veturilojn. Granda parto de la observantoj afiŝas la fotojn, kiujn ili prenas en dediĉitaj forumoj rilata al la temo. La veturilumo estas plejparte konata en Okcidenta Eŭropo kaj Usono sed veturilumistoj troveblas ĉie en la mondo.

veturilumistoj kaj sporta aŭto altnivela
Juna partoprenanto en Esperanto lernej-interŝanĝo en Italio, 2009.

Ĉefaj lokoj por tiu okupo estas aŭto-foiroj, aŭtokonkurencoj kaj similaj eventoj en kiuj oni ekspozicias kaj paradas per tiaj aŭtoj. Aparta subokupo temas pri malnovaj aŭtoj el la komenco de la aŭtomobilindustrio ĝis la 1970-aj jaroj. Alia aparta subokupo temas pri memfotoj antaŭ la celita aŭto.

Vidu ankaŭ redakti