Via Postumia estis romia vojo en Italio, kiu kondukis de Ĝenovo al Aquileia tra ĉ. 450 km.

Via Postumia (helblua)

Ĝia konstruado komenciĝis en 148 a. K. en komisio de konsulo Spurius Postumius Albinus Magnus. Ĝi gvidis de Ĝenovo al la nordo tra la Apeninoj ĝis Dertona (Tortona), de tie al Piacenza, Cremona, Verona, Vicetia (Vicenza) kaj Aquileia.