Victoria Tauli-Corpuz

Victoria Tauli-Corpuz estas filipina konsilistino por la disvolviĝo kaj internacie agema aktivistino de la etno Igorot[1]. La 2-an de junio 2014 ŝi estis speciala raportisto de la Unuiĝintaj Nacioj pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj[2]. Ŝi estis la unua virino kiu ricevis la premion Gabriela Silang, kiun la filipina komisiono pri indiĝenaj popoloj atribuis al ŝi en 2009[3]. Ŝi estas la eksa prezidantino de la konstanta instanco de la Unuiĝintaj Nacioj rilate al indiĝenaj temoj (2005-2010).[4]

Victoria Tauli-Corpuz
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (71-jaraĝa)
en Besao
Alma mater University of the Philippines Manila
Okupo
Okupo indigenous rights activist
vdr

Edukado redakti

En 1969, ŝi ricevis sian diplomon ĉe la Filipina Instituto de la sciencoj en Diliman, Kesonrubo[5]. En 1976, ŝi obtenis sian diplomon de flegistino ĉe la Kolegio de flegaj zorgoj de la Universitato de Filipinoj en Manilo. Kiel aktivistino, ŝi kontribuis al la organizado de la indiĝenaj popoloj en la komunumo por lukti kontraŭ la projektojn de la (eks)prezidento Ferdinand Marcos. Ili sukcesis haltigi la hidroelektran baraĵon de la rivero Chico kaj la kompanion Cellophil Ressources.

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la samtitola artikolo en la franca vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (en) Member Info UN Permanent Forum on Indigenous Issues. alirite la 3-an de aprilo 2020
  2. (en) James Anaya Victoria Tauli-Corpuz begins as new Special Rapporteur, la 2-an de junio 2014 Arkivigite je 2014-12-10 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (en) IP int’l activitist gets 1st Gabriela Silang award Northern Dispatch (Nordis) Weekly, Northern Philippines. alirite la 3-an de aprilo 2020.
  4. (en) IUCN World Conservation Congress (Jeju 2012) forum sessions Arkivigite je 2014-08-21 per la retarkivo Wayback Machine International Union for Conservation of Nature, alirite al 3-an de aprilo 2020.
  5. (en)Philippine Science High School System#Social sciences