Vidacut
komunumo en Rumanio
Vidacut [vidakut], hungare Székelyhidegkút [sekejhidegkut], germane Kaltenbrunnen, estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Sighişoara. Administre ĝi apartenas al Săcel.
La unua skriba mencio de la vilaĝo estas en 1432. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Udvarhely en Hungario. Ĝi unuiĝis kun Vidacutu Unguresc en 1925.[Dubinda teksto] En 1910 ĝi havis 424 (rumanoj, hungaroj, ciganoj) kaj en 1992 342 (64% rumanoj, hungaroj).
Gravaj personoj
redakti- János Imre Hegedüs (*9-a de julio 1941): literaturhistoriisto, aŭtobiografiisto.
- Ecaterina Teodorescu-Humă (*12-a de novembro 1926): dekoraciartistino.
Fontoj
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18, 1993-2004, Budapest.
- Erdélyi és moldvai helységnévtár – reta loknomvortaro
Eksteraj ligiloj
redakti- Administracia mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto