Viișoara (Mureș)

komunumo de la distrikto Mureș / Maros en Rumanio
(Alidirektita el Viişoara (Mureş))

Viișoara [viiŝŭara] (hungare: Csatófalva [ĉatofalva]) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Sighișoara.

Viișoara
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Mureș
Alinome Csatófalva (hungare), Hohndorf (germane)
Iama hungara departemento Kis-Küküllő
Situo 46° 18′ N, 24° 36′ O (mapo)46.29611111111124.599166666667Koordinatoj: 46° 18′ N, 24° 36′ O (mapo)
Viișoara (Mureș) (Rumanio)
Viișoara (Mureș) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 371 m
Poŝtkodo 547645
Loĝantaro
– komunumo 1.659 (en 2011)
– vilaĝo 695 (en 2011; 729 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 120227
vdr

Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Ormeniș kaj Sântioana.

Viișoara situas en la valo de rivero Domald, laŭ kiu pasas la distrikta vojo DJ142C inter Coroi kaj Dumbrăveni. La vilaĝoj Ormeniș kaj Sântioana situas en paralela valo, al kiu la plej mallonga vojo kondukas tra la najbara distrikto Sibiu.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 922 loĝantojn (rumanoj, germanoj) kaj en 1992 690 (rumanoj, 2 % da hungaroj).

Historio redakti

Je sia unua skriba mencio en 1367 ĝi estis saksa servutulvilaĝo nomata Hondorf. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye). En 1964 oni aligis al ĝi Domald.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti