Vikipedia diskuto:Diskutejo/Arkivo/Majuskligo de familiaj nomoj

Kio pri pseŭdonimoj ktp.? redakti

Se temas pri ne-ofte uzata pseŭdonimo (ekz-e Doktoro Esperanto), la artikolo ĉiuokaze ne aperos sub tiu titolo, do ne estas problemo. Se estas ofte uzata pseŭdonimo (ekz-e Giorgio SILFER) oni povas rigardi, ĉu ĝia uzanto uzas certan parton de la nomo en maniero en kiu oni kutime uzas familinomon (ekz-e per uzo de "s-ro Silfer", aŭ uzo de nur "Giorgio" en amikeca kunteksto), kaj oni povas taksi la nomon laŭ tio.

Ĉiuokaze, la sama problemo aperos ankaŭ por la dua alternativo (kiu ja daŭre uzos tutmajuskladon komence de ĉiu persona artikolo), do oni devus mencii ĝin kiel kontraŭargumento ankaŭ tie. Marcos 00:06, 23. Feb 2006 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "Diskutejo/Arkivo/Majuskligo de familiaj nomoj".