Vikipedia diskuto:Ideografia vikiarbo

Avtandil, kial ni devas havi ĉi tiun Vikiarbon anstataŭ simple uzi indeksojn en la Vikipedio? Mi ŝatas ĝin, sed mi ne komprenas kial ni bezonas ĝin. Dankon. --Chuck SMITH


Nenio estas nepre "bezonata" krom manĝi kaj trinki :-) Ŝajnas interese provizi diversajn arbojn por navigi en la vikipedio laŭ diversaj prezentoj. Sed gravas atenti ke ĉiu artikolo aldonita en tiuj arboj estu ankaŭ atingebla per la ĉefa enirejo. --Zav


Responde al Chuck SMITH.

Certe neniu povas pretendi, ke lia faritaĵo estas la plej bona kaj perfekta, ankaŭ mi. Kelkaj partoj de la Vikiarbo necesas prilaboron far de pli kvalifikaj personoj, ol mi. Sed al mi ŝajnas ke ĝi, estante suplementa (ne alternativa !!!) indekso, donos eblecon pli facile trovi serĉatan artikolon, ol laŭ ĉefindekso. Ekzemple, por mi Francio unue estas lando kaj poste studobjekto de iu scienco; alie mi povas ne scii, kiu scienco aŭ arto studas kalendarojn kaj kie mi trovu artikolon pri Homa intelekto.

Mi konscie ne tuŝis la ĉefindekson, ĉar tio povus ofendi la aŭtorojn, sed , laŭ mia opinio, ĝi devas esti serioze transformita. Mi pensas ke nia vikipedio povas esti kaj devas esti la rezulto pli konscia kaj scienca komuna laboro, ĉar nia celo estas tute alia, ol hispanlingvaj aŭ pollingvaj vikipediistoj - ni ja faras la bazon de la unua E-enciklopedio (se mi eraras, bv. diri).

La ĉefaj problemoj, kiun mi vidas:

  • Ĉefindekso ne estas bone strukturita kaj prezentas simplan kopion de la angla indekso (> mem la fakto de kopiado ne estas problemo, sed ĝia enhavo !). Aliaj vikipedioj havas pli enhavoriĉajn indeksojn.
  • Hierarkia aranĝo de la titoloj estas ne tre ĝusta. Oni povas diskuti senfine, ĉu Statistiko estas aparta scienco, aŭ ĝi devas esti sub Matematiko, ĉu Geografio estas naturscienco aŭ socia (ŝajne, ke ambaŭ), sed la solvo devas esti, almenaŭ por ni, kaj almenaŭ por ĉi-projekto. Kion signifas Klasikoj, Sciencistoj kaj kie ili devas esti, ĉu Kriza teorio kaj Kuireco devas esti samnivelaj kun LiteraturoTersciencoj ....
  • Ne ĉiu vikipediisto povas ĝuste difini la lokon de iu artikolo kaj meti konvenajn ligilojn. Mi mem metis Toponimion en ĉefindekso, sed mi ne estas certa pri mia praveco. Mi pensas, ke ĝi povas esti aŭ sub Geografio, aŭ sub Lingvistiko. Aliflanke, mi konsentis, kiam vi forviŝis Onomastikon de la ĉefindekso, ĉar certe vi estis absolute prava !
  • Ne ĉiu uzanto povas diveni kie serĉi la artikolon. Se ni trovas la bezonatan terminon aŭ vorton nur per serĉilo, do tiam kiucele ekzistas la hierarkia indekso. Se la serĉata artikolo devas esti en kelkaj lokoj, tiam iu devas prizorgi, ke ĝi nepre estu tie!

Unuvorte, mi volas atentigi vin pri la problemo nun, ĉar laŭ kresko de la artikoloj, tion fari poste estos preskaŭ neebla. Kio koncernas al miaj malsupraj ligiloj, verdire mi mem ne sciis, al kiuj temoj apartenigi ilin laŭ ekzistanta indekso.

-- Avtandil


Interese! Jes enciklopedio ne estas nur amaso de artikoloj kaj kiam la nombro de artikoloj komencas esti grava, indas pripensi ankaŭ la strukturon/prezenton de la tuto. Pri tio indus organizi debatojn inter la partoprenantoj. En la katalogo "Open Directory Project" ekzistas tiaj debatoj inter la redaktantoj en forumoj por trovi konsenton kiel strukturigi la multegajn branĉojn kaj branĉetojn de la katalogo kie situas milionoj de ttt-ejoj.

La celo estu iome la sama en Vikipedio ol en DMoz: ebligi al ajna vizitanto trovi plej facile (intuicie) kaj plej rapide (per malplej da ligiloj) la artikolon kiun li serĉas. Kompreneble same kiel en DMoz povas ekzisti trans- kaj rilatajn ligilojn kiuj ebligas salti el branĉo al alia branĉo de la arbo. Eble trarigardo de la strukturoj de DMoz kaj Yahoo donos al vi kelkajn ideojn... sed strukturo de Enciklopedio estu kompreneble masama: pli riĉa kaj kompleksa ol strukturo de katalogo. Ĉiu-kaze, ŝajnas ke ekigi tiun debaton estas bona iniciativo. Bonan kuraĝon :-)-- Zav


Mi demandas min ĉu ne ekzistas internacian regulo por klasifiki aĵojn en enciklopedioj. Eble oni demandu personon kiu laboras ĉe librejo? Mi certas ke librejoj havas tiajn regulojn! --Nicolas STAMPF


Do, jen profesia bibliotekistino ;-)

Je mia honto mi devas konfesi, ke mi nur hodiaŭ malkovris tiun ĉi Vikiarbon. Kutime mi serĉas alfabete, pli malofte mi uzas la indekson sur la hejmpaĝo...

Pri enciklopedioj: Modernaj (presitaj) universalaj enciklopedioj preskaŭ senespecte estas ordigitaj laŭ la alfabeto, dum fakaj enciklopedioj havas arban strukturon. Tamen bibliotekoj uzas universalajn sistematikojn, por ordigi librojn kaj aliajn materialojn. Ĉi-sekva (ne kompleta) listo donas al vi la plej konatajn sistemojn. Studante ilin pli profunde, vi certe rimarkos, ke ĉiu el ili havos siajn malavantaĝojn. Verŝajne eĉ ne eblas, inventi ion vere perfektan, sed eble mia listo povas helpi al ni, trovi el ĉiu la plej bonan solvon por nia projekto:

Library of Congress Classification System (Kvankam internacie uzata, ĝi estas iom tro usoneca; krome oni dediĉas grandan spacon al la historio, dum la natursciencoj kunpremiĝas en unu grupo.)

Dutch Basic Classification Codes (moderna, ampleksa kaj internacieca, tamen adaptiĝenda al niaj bezonoj: Dum aliaj lingvoj havas apartan grupon, Esperanto aperas tie inter "artefaritaj lingvoj".)

Universal Decimal Classification (tre komplika kaj malmoderna)

Dewey Decimal Classification (Se vi klakas al "second summary" and "third summary" vi rimarkas, ke la klasifika sistemo estas iom tro usoneca. Krome la kristana religio prenas grandan spacon, dum la aliaj religioj aperas en iuj subgrupoj.)

--Unukorno


Nu, dankegojn pro la listo de klasifikoj. Tamen, kiel vi, la eksiztantajn klasifikojn ne ŝatas mi. Mi havas kelkajn riproĉojn:

  • ĉiuj havas unu-direktan eniron. Mi scivole diri ke se on serĉas ion, oni antaŭe devas scii kiel kaj kie troviĝas la informon. Ekzemble: ĉu Arto/Literaturo/Esperantlingve aŭ Lingvoj/(Artefaritaj)/Esperanto/Literaturo? Fakte, ambaŭ povas esti. Kiu oni elektas por krei novan klasifiksistemo? Ĉu oni eĉ devas elekti?
  • kial doni numerojn (aŭ literojn) por apartigi erojn kiam estas egalo inter la numero kaj la ero? Plibonus, laŭ mi, se oni konservu la nomo de la ero mem. Sur etikedoj en bibliotekoj, ne estas sufiĉe da loko por skribi la vojnomo tra la arbo. Interreto kaj komputigitaj eroj malsimilas, ĉu ne?
  • ĉiuj sistemoj ne vere internacias: ili distingas iujn lingvojn el aliaj. Tio estas ekonomia diskriminacio ne farenda en internacia enciklopedio, laŭ mi.

Konklude, ni kreu novan klasifiksistemo, kaj ligu ĉiujn artikolojn laŭ ĝin? La postulaĵoj estus la kontraŭoj de la ĵus menciitaj problemoj de jam eksistantaj sistemoj (kaj aliaj kiuj vi mem aldonos). La jam eksistanta sistemo en la hejmpaĝo povus esti ekaĵo. Nicolas STAMPF


Movis de la artikolo jenon: redakti

Bonvolu libere korekti, pliĝustigi, pligrandigi Vikiarbon, aldoni mankantajn ligilojn, se necese forigi la superfluajn aŭ erarajn titolojn. Por gravaj ŝanĝoj estas dezirinde interkonsenti kun aliaj Vikipediistoj, kompetentaj en iuj sferoj.

>> 2002-04-04 Avtandil ABULADZE

Nun enestas 973 nocioj (ĉirkaŭe, eble mi misnombris).

>> 2005-03-15 Montanesko

Maksim 12:26, 28. Dec 2005 (UTC)

Kvantoj redakti

La kvantoj de ligiloj estas en multaj lokoj tie skribitaj malvere. Maksim 08:51, 25. Feb 2008 (UTC)

Ĉi-tema diskuto en la Diversejo redakti

Bonvolu vidi: Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Ideografia vikiarbo. darkweasel94 (diskuto) 14:05, 17 Feb. 2013 (UTC)

Plua uzado redakti

Mi iam uzos ankoraŭ tiun paĝon. Bonvolu ne forigi ĝin.--kani (diskuto) 12:25, 26 Apr. 2014 (UTC)

Reiri al la projektpaĝo "Ideografia vikiarbo".