Pri premiado redakti

Mi ne scias, kiel en la alilingvaj vikipedioj, sed en la ĉeĥa jam de longe okazas konkurso, kies gajnotaĵoj estas tekokomputiloj [1] kaj aliaj aĵoj. Esperantistoj disdonas aĵojn, kiuj estas nevendeblaj. Zuazua 11:05, 2. Apr 2010 (UTC)

Dankon pro via opinio. La ĉeĥa konkurso fakte eĉ parte iĝis inspiro por tiu ĉi. Mi konsentas, ke la ĉefaj premioj en tiu ĉi konkurso ne samvaloras kun tekokomputilo. Sed oni ĉiam devas kun io komenci, eble rimarkinte ke la ideo sukcesas, iu en sekvaj konkursoj emos donaci ankaŭ pli valorajn premiojn. Kaj ne forgesu ke ekzistas ankaŭ ebleco mem proponi individuan premion: Do se vi pretas donaci al la konkurso tekokomputilon, ni ja ĝojos se vi iros ekzemple al aliaj kaj starigos individuan premion. Ĝis tiam tamen oni devos kontentiĝi pri "malpli valoraj" premioj - kaj mi tamen devas malkonsenti kun vi, ĉar evidentas laŭ la retpaĝaro kaj ankaŭ vendostatistikoj de UEA, ke ekzemple la tutnova "La arto labori kune" en valoro de 90 € ja valoras kaj vendeblas. Kaj finfine, Vikipedio ja ne estas unuavice loko por gajni per sia laboro, sed por kontribui per siaj scioj al bela idealo de liberaj informoj por ĉiuj. La premioj estu ĉiam nur duavica kuraĝigo kaj, kiel oni ja en la sama ĉeĥa lingvo diras, "al donacita ĉevalo dentojn ne rigardu". Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:52, 2. Apr 2010 (UTC)
Mi ne estas sponsoro de tiu ĉi konkurso en la esperantlingva vikipedio. Vi skribis: Kaj ne forgesu ke ekzistas ankaŭ ebleco mem proponi individuan premion. Eble aliaj organizaĵoj forgesis tion, ekz. UEA. Ĉu neniu informis ĝin? Ne koleru, sed disdoni en la tempo de elektroniko glumarkojn, insignojn, poŝtmarkojn kaj similajn nebezonaĵojn estas reveno al tempo de profunda socialismo, precipe en Ĉeĥoslovakio, kiam oni fiere portis tiujn ĉi "valoraĵojn" sur vestoj. Rilate al via propono, ke ankaŭ mi povas donaci ion, mi respondas, ke mi donacis al vikipedio multe da laboro, mi dediĉis al ĝi multe da tempo. Mi opinias do, ke en la tempo, kiam tre multaj homoj aplikas proverbon, ke "tempo estas mono", la donacotaĵoj proponitaj al la konkursantoj estas malforta pretpansaĵo. Zuazua 05:35, 3. Apr 2010 (UTC)
Ankoraŭ mi devas aldoni, ke via komparo kun la ĉeĥa proverbo pri la dentoj de ĉevalo, ĉi tien ne taŭgas, ĉar oni volas de vikipediistoj laboron, por kiu oni volas "pagi" per insignoj, glumarkoj kaj poŝtmarkoj... Tial mi interesiĝas ne pri la dentoj de ĉevalo, sed pri "premio". Io por io. Zuazua 06:36, 3. Apr 2010 (UTC)
Kompreneble ni ne intencas "aĉeti" redaktantojn per la premioj. Tiuj ekzistas nur kiel motivilo. Se vi ne interesiĝas pri ili, vi havas la rajton ne partopreni. La celo de la konkurso ja ne estas "pagi" la laboron de vikipediistoj (por tio certe la premioj ne estus sufiĉaj). Mi samopinias, ke vi dediĉis al Vikipedio multe da propraj tempo kaj lerto, kaj vi nenion ricevis kontraŭ tion - tial via kontribuo des pli laŭdindas. Sed komprenu, ke per anonco de "konkurso kun premioj" oni povas pli facile kapti atenton de homoj kaj tio aparte utila povus montriĝi se tio sukcesus allogi novajn redaktantojn - kiuj post enkondukiĝo en la Vikipedion eble ekflamos por ĝi same arde kiel vi aŭ ni aliaj kaj daŭrigos redaktadon ankaŭ poste, jam ekster la konkurso. Sed sen esti logitaj de ĝi, ili eble neniam venus aŭ neniam trovus la kuraĝon iniciiĝi. Se ĝi nur trovos komprenemon inter la nunaj vikipediistoj, mi pensas ke la konkurso povas al nenio malutili: Ĝi nur povas helpi plialtigi la kvaliton de kelkaj artikoloj kaj venigi novajn redaktantojn; aŭ eble ne - sed tiam oni simple estu forgesintaj pri ĝi, kvazaŭ ĝi neniam estus okazinta. Do ni vidu post unu monato, kia estos la rezulto. P.S. E@I ja kontaktiĝis kun UEA, kaj ja vi mem povintus legi ke ĝi ja donacis multekostan libron en la konkurson. Kaj ĉar vi pledas pri "pli modernaj premioj", mi volonte aŭdos de vi ekzemplojn de tiaj - tiam eble por iu venonta konkurso ni povos preferi ilin. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:00, 3. Apr 2010 (UTC)

Kiel la premioj dividiĝas? Ĉu ne venkonto ricevos ĉiujn? --kaja 15:55 (GMT+10) 11/4

Precizaj reguloj pri disdivido de premioj estos starigitaj nur dum la prijuĝa periodo (majo 2010), interalie ĉar antaŭ la konkurso ni ankoraŭ ne povis scii pri la amplekso kiun ĝi ricevos (kiom da redaktantoj, artikoloj, kiom grandaj redaktoj, kiom da premioj finfine ktp.). Tamen vi povas jam nun certi ke ne estos nur unu venkonto kiu ricevos ĉion! Sendube ni strebos disdividi la premiojn inter plurajn kontribuintojn, proporcie al la kvanto kaj kvalito de ilia kontribuo. Kaj certe ni ankaŭ deziros instigi novulojn al plia verkado, tiel ke antaŭvideblas (sed mi nun ankoraŭ ne povas promesi tion) ke ĉiu konkursinto almenaŭ iun etan premion ricevos. Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:12, 13. Apr 2010 (UTC)

Hodiaŭ mi ricevis belan premion, dankon! --pino 18:57, 26. Jul 2010 (UTC)

Mi bonorde ricevis ambaŭ premiojn. Dankon al donacintoj. Agloforto 06:25, 6. Aŭg 2010 (UTC)

Pri la listo de artikoloj redakti

Mi ne komprenas kial estas en la listo de la konkurso nomojn de famaj homoj kiuj jam ekzistas en Vikipedio, sed ne de famaj homoj kiuj ne tute ekzistas (eĉ ne ĝermo pri ili en Vikipedio). Mi volis verki pri iliaj biografioj dum aprilo, ĉu mi povus aldoni kelkajn nomojn en la listo kaj povi partopreni al la konkurso? Cornueto- La 5-an de aprilo 2010 (21:30 UTC).

Saluton. La listo kiun ni uzas por la konkurso estas listo kreita por la tuta projekto Vikipedio en kunlabore de multaj vikipediistoj de la tuta mondo. Ĝi celas difini precize 1000 aparte gravajn artikolojn kiuj ne manku en ajna lingva versio de la vikipedio kaj kies alta kvalito estas aparte priatentinda. Ankaŭ tial oni vaste uzas ĝin dum komparado de kvalito de diverslingvaj vikipedioj (vidu la paĝon meta:List of Wikipedias by sample of articles). El la suma grandeco de tiuj 1000 artikoloj por ĉiu lingvoversio oni faras numeron kiu atestas ion pri ĝia kvalito. Kaj la celo de tiu ĉi konkurso estas ĝuste plialtigi la kvaliton (kontraste al kvanto) de la artikoloj en la esperantlingva vikipedio. Parte pro tio, ke oni ja ne povas okupiĝi pri ĉio kaj plej utilas ke oni okupiĝu pri tio kio estas taksata plej grava, kaj parte ankaŭ kun nekaŝata intenco plibonigi la pozicion de la esperantlingva vikipedio en tiu listo, ni limigis tiun ĉi konkurson al ĝuste tiu listo. Jam pro tio ke ĝi ne rilatas nure al tiu ĉi konkurso kaj havas pli ĝeneralan signifon vi verŝajne povas kompreni ke nepre ne ĝin vi redaktu. Se vi volas kontribui en tiu ĉi raŭndo de la konkurso, mi kuraĝigas vin tamen elekti iun el la gamo de mil proponataj temoj kaj kontribui pri ĝi. Ekzistas multaj artikoloj eĉ inter tiuj 1000 plej gravaj kiuj ankoraŭ estas kelkliniaj ĝermoj. Kaj se vi interesiĝas pli detale pri iu aparta kampo kaj ŝatus ke iam estonte okazu konkurso kiu inkluzivu ankaŭ ĝin (pro populareco de tiu ĉi konkurso ni jam pripensas ventontajn raŭndojn, kun aliaj artikoloj celataj), tiam bonvolu skribi al mi, kiu temo tio estas - tiel ni povos ankaŭ ĝin konsideri difinante la kondiĉojn de iu venonta konkurso. Mi dankas pro via komprenemo kaj esperas ke vi plu restos interesata pri tiu ĉi kaj eventualaj estontaj vikipediaj konkursoj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:02, 6. Apr 2010 (UTC)
Kiu decidas pri tio, kio estas grava por Vikipedio? Kio estas grava por iu, tio ne bezonas esti grava por alia. Zuazua 13:09, 7. Apr 2010 (UTC)
Tiu listo estas decidita de la kontribuantoj de Meta. Jes, iom da listeroj estas disputeblaj, sed kompletigi ilin estas grava, por levigi nian rangon en Listo de Vikipedioj laŭ aro de artikoloj kie ni estas 37-a el ĉiuj Vikipedioj. -- Yekrats 14:39, 7. Apr 2010 (UTC)
Disputebla estas nombro de artikoloj. Kiam oni kreos alidirektilon, aŭtomate tiu paĝo estos konsiderata kiel nova paĝo kaj la nombro plialtiĝos. Se vi ne kredas aŭ se vi volas dubigi tiun konstaton, bonvolu provi. Kreu alidirektilon kaj rigardu, se la nombro plialtiĝos. Se ĝi ne plialtiĝus, kiel la sistemo ekkonus la "novan" paĝon, kiu estis kreita tute nove el la jam kreita alidirektilo? La sistemo ĉe tiel kreitaj paĝoj jam ne alkalkulas nombrojn. Do, kalkulu, kiom da alidirektiloj ni havas, tiom da paĝoj estas alkalkulitaj, eĉ se ili propre ne estas paĝoj. Zuazua 14:53, 7. Apr 2010 (UTC)
Kaj jen, eĉ nova kategoria diskuto estas por la sistemo nova paĝo. Verŝajne ĉio, kio havas en lastaj ŝanĝoj literon N, estas nova paĝo. Zuazua 15:15, 7. Apr 2010 (UTC)
Ĝi ne estas perfekta sistemo. -- Yekrats 15:20, 7. Apr 2010 (UTC)
Por precizigi mian antaŭan demandon, mi konstatis ke Fizikistoj kies nomoj estis uzitaj por fitikaj unuojn ne havas iliajn biografiojn en la esperanta vikipedio, tamen iliaj biografioj ekzistas en alilingvaj vikipedioj. Mi pensas pri Charles Coulomb, Ernst Siemens, Rolf Sievert kaj Wilhelm Weber. Ili nomoj devu esti almenaŭ en la listo de sekvanta konkurso. Ĉu ne?. Cornueto la 7-an de aprilo 16::10 (UTC).
Miaopinie estus pli utile krei ankaŭ tiajn artikolojn, kiujn vi notis (ekz. Charles-Augustin de Coulomb) ol iujn, kiuj plurajn ne interesas. Alivorte, la paĝoj el la listo eble ne estas tiom gravaj por vikipedia esperantistaro. Multaj el ili ja estus antaŭ longe verkitaj, ĉu ne? Zuazua 15:36, 7. Apr 2010 (UTC)
La listo estas fiksita por ĉi tiu jaro. Bonvolu elekti unu el la listo. El 1000, certe estus unu intersigi vin. Multaj nur estas ĝermoj. -- Yekrats 15:43, 7. Apr 2010 (UTC)
Prave. Sed ne nepre por ĉi tiu jaro, tamen almenaŭ por ĉi tiu konkurso - por la aprilo de ĉi tiu jaro. Povas esti ke ni decidos faradi similajn konkursojn pli ofte, do ankaŭ en aliaj periodoj de la jaro kaj pri aliaj temoj. Ĉio ĉi dependas precipe de la kvanto de konkursantoj, intereso de la vikipediistoj kaj laste ja ankaŭ de la reagoj kaj indikoj de intereso pri daŭrigo. Tial mi la proponojn de Cornueto opinias valoraj kaj certe memoros ilin se ni iam faros denove similan konkurson. Aliflanke, se oni jam nun konstatis tian gravan mankon, verŝajne indas eĉ jam nun ekster ajna konkurso simple krei almenaŭ ĝermojn, aŭ almenaŭ aldoni ilin en la liston de dezirataj artikoloj. Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:18, 7. Apr 2010 (UTC)

Ĉu eblas forpreni paĝojn el la listo? Mi redaktis kaj finis la redaktadon de paĝo pri hepato antaŭ tio, kiam aperis supre mesaĝo pri la konkurso, do mi ne sciis, ke ĝi estas parto de iu listo. Mi pensas, ke la paĝo nun estas sufiĉe forĝermigita kaj ke ĝi povu esti forprenita el la listo. Zuazua 09:53, 9. Apr 2010 (UTC)

Tiu listo validas ne nur por la Esperanta, sed por multaj Vikipedioj. Certe estas multaj artikoloj, en kiuj plibonigo multe pli endas kaj indas ol en tiu ĉi. Tamen ĉiun artikolon eblas daŭre plibonigi. Ĉar la ĵurio pritaksos ne la finan staton de la artikolo, sed ties plibonigon fare de la konkursanto, mi vidis neniun kialon ekskludi tiun artikolon el la konkurso. -- Robert Weemeyer 10:57, 9. Apr 2010 (UTC)
Mi vidas ke redakto pri la biografio de Charles Augustin Coulomb indas esti skribita por valorigi Vikipedio, kial atendi plu? Mi jus redaktis ĝin. Por mi gravas pli ke tiu artikolo estu redaktita kiel eble plej frue, ol ke mi partoprenu al la nuna konkurso. Cornueto, la 12-an de aprilo je 14:45 (UTC).
Cornueto, via razonado tute ĝustas! Vikipediisto redaktu kun kuraĝo kaj verku pri ĉio kion li trovos mankanta kaj por kio li trovos sin kapabla. Konkursoj kiel tiu ĉi servas nur por instigi verkadon; ili certe ne limigu la vikipediistojn al verkado nur pri temoj kiuj hazarde ektroviĝis sur iu konkursa listo. Mi tre ĝojas ke la konkurso inspiris vin verki la artikolon pri Charles Augustin Coulomb, kaj aparte aprezas ke vi faris tion malgraŭ ties partopreno en la konkurso! Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:08, 13. Apr 2010 (UTC)

Bankoko redakti

Mi atentigas pri tio, ke ankaŭ la artikolo Bankoko partoprenas la konkurson, kvankam, pro alinomado el Bangkok, ĝi nun ne havas la konkursan rubandon ĉe sia komenco. Tamen, ĝi ja estas preskaŭ je ĝerma stato, do se iu konkursanto ne scias je kiu artikolo koncentriĝi, jen bona sugesto. WinstonSmith 12:30, 16. Apr 2010 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi ĝisdatigis la nomon en la listo, sed por ke la rubando aperu apude, necesus ke administranto ŝanĝu tion en la koncerna protektita paĝo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:12, 16. Apr 2010 (UTC)

Grandeco kaj kresko de la mil havendaj artikoloj redakti

Grava celo de la konkurso estis plibonigo de la pozicio de Esperanto en la internacia komparo pri la mil havendaj artikoloj. Por subteni tion kaj videbligi la progreson mi enmetis kelkajn klarigojn pri grandeco kaj kresko de tiuj mil artikoloj sur la listan de havendaj artikoloj. Troveblas tie nun ankaŭ tabelo pri la ĉiumonata kresko de la rangonombro, kiu difinas nian rangon. --Lu 10:39, 2. Maj 2010 (UTC)

Saluton! Mi estas la unua malgajninto de la konkurso, ĉar mi verkis artikolon pri Jogo kaj provis ĝin la 30-an de aprilo dufoje enigi, sed sensukcese. Kion nun mi povas fari? Jen la ĝerma bazo de ĝi: Jogo estas filozofio kaj samtempe arto vivi laŭ unu el kelkaj spiritaj sciencoj de Hindio, kiel ajurveda (la arto pri longdaŭra vivo), ĝjotiŝa (astrologio), tantra, viĝnjana (gnozo) kaj ĝuste joga. Ĝi okupiĝas pri ligoj inter la korpo, menso, konscio kaj spirito. En Hindio diversaj religioj havas sian jogon: hinduismo, budhismo, ĝajnismo, sikhismo, tantroj kaj la tibeta dzogĉen, ekz. por ekkoni la naturon de la realo. Joganoj tamen ne partoprenas religiajn ceremoniojn krom kumbhamela. En la Hinda subkontinento interplektiĝas du spiritaj tradicioj: la veda kaj tantra (parenca al taoismo kaj kabalo). Krzysztof Śliwiński 12:31, 2. Maj 2010 (UTC)

Saluton. Mi bedaŭras, ke vi ne sukcesis partopreni en la konkurso (sed eble vi povos partopreni en iu estonta, se oni denove aranĝos iun). Tamen notu, ke pri Jogo jam artikolo ekzistas. Via proponata kontribuo estas sufiĉe bona, sed necesos do iel ĝin kunligi kun tio kio jam enestas en la artikolo. Notu ke ne esti la celo de la konkurso igi homojn unuavice krei tutnovajn artikolojn, sed kontribui per plibingoj kaj aldonaj informoj al artikoloj jam ekzistantaj (ĉiuj el la 1000 konkursaj artikoloj jam ekzistis en iu formo antaŭ la konkurso). Mi do kuraĝigas vin enlabori vian tekston en la nunan tekston de la artikolo. Se vi plu havus problemojn pri la redaktado, kontaktu min aŭ alian vikipediiston (ekzemple per la Diskutejo) kaj ni provos helpi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 11:05, 4. Maj 2010 (UTC)

Ĉu kvalito aŭ kvanto? redakti

Leginte la enkondukon al la konkurso mi pensis ke ĝi celis altigi la kvaliton de jam ekzistantaj artikoloj - nun, vidante la faritajn statistikojn, mi subite konstatis ke la vera celo, objektive mezurebla, estis kvanto - mi tre elreviĝas kaj bedaŭras esti partopreninta al tiu mistifiko --Dominik 13:12, 4. Maj 2010 (UTC)

Mi ne entuziasmas pri la alternativigo inter kvanto kaj kvalito; ne temas pri aŭ-aŭ, sed pri kaj-kaj. Mi kredas, ke la kvalita plibonigo iam venas al limo, se oni ne aldonas kvanton. Komparu bibliotekon - malfacilegas, ke biblioteko de mil libroj estas "pli bona" ol biblioteko de miliono. (Se oni timas, ke longega artikolo estas malfacile superrigardebla, eblas enmeti enkondukon, resumon, titoletojn ks.) - Krome bv. ne miksi mian kvantan statistikumadon kun la intencoj de la konkurso; supozeble ĝi celis du aferojn: Havi bonajn artikolojn kaj havi ampleksajn. Ni strebu en ambaŭ direktojn, kaj certe aldonante kvanton nur en bona kvalito! --Lu 07:56, 5. Maj 2010 (UTC)
Kara Lu - via ekzemplo pri biblioteko estas tre trafa - tamen ĉie estas emfazite pri kresko, esperanta Vikipedio eĉ ricevis specon de premio ([[2]]), kaj ĉio tio ne estis indikita en la celo de la konkurso - mi eble rekonsideru tion kiel "flankan damaĝon" ;-) --Dominik 08:25, 5. Maj 2010 (UTC)
Jes, nepre la antaŭensalto de nia vikipedio en la intervikipediaj statistikoj estas nur flanka efiko de la konkurso, kaj rimarki tiun kreskon neniel implicas, ke tio estis la celo de la konkurso. Estas tamen plaĉe vidi, ke inter januaro 2009 kaj aprilo 2010 la averaĝa grando de artikolo kreskis de 6100 al 6900, kaj dum la lasta monato ĝi kreskis de 6900 al 7600. Amike, --WinstonSmith 09:16, 5. Maj 2010 (UTC)
La premiso ke la konkurso estis lanĉita kun celo altigi la kvaliton de jam ekzistantaj artikoloj estas valida. Malgraŭ tio ke kresko de la nombro de signoj en artikola teksto estas la plej facile eksciebla indiko pri okazinta redaktado, mi kiel prezidanto de la ĵurio en instrukcioj al la aliaj ĵurianoj vaste esprimadis la ideon de la konkurso kaj petis ilin ke ili priatentu ne nur la kvanton de la ŝanĝoj, sed la ŝanĝojn kiel tuton: ĉu la lingvaĵo estas bona, ĉu la teksto estas bone formatita, ĉu ĝi enhavas ligilojn al aliaj artikoloj, ĉu eble la kontribuinto krom verki tekston ankaŭ ĝisdatigis ciferojn kaj/aŭ listojn, aldonis bildojn, eksterajn ligilojn aŭ ligilojn al aliaj vikiprojektoj ktp. Cetere, ne nur aldono de teksto, sed ofte ankaŭ ŝanĝo kaj foje eĉ forigo povas helpi al pli alta kvalito - kiam ekzemple iu informo en artikolo ripetiĝas, aŭ estas skribite tro malkoncize, konkursanto povis la artikolon plibonigi ĝuste mallongigante aŭ eĉ tute forigante tiun parton. Kaj efektive eĉ okazis, ke kelkaj uzantoj kontribuis al la konkurso kun minusa nombro de aldonitaj signoj - kaj ne pensu ke la ĵurio kondamnos ilin pro tio. Male, kio maltrankviligas min estas ke kelkfoje uzantoj tute ignoris malnovan tekston de artikolo kaj simple tute anstataŭigis ĝin per sia nova teksto, kutime traduko el alilingva vikipedio. Almenaŭ en kazoj kiam la origina teksto ne estis tute fuŝa, mi persone opinias tion ĉi bedaŭrinda konduto, ĉar ĝi malrespektas la komunuman spiriton de vikipedio, ignorante antaŭan laboron de multaj homoj kaj eble (kaj foje tute pruveble!) eĉ forigante informojn kiuj tamen ne aperas en la nove enmetita teksto. Tial povas facile okazi, ke tia ĉi redaktanto ricevos de mi malpli da poentoj ol alia, kiu eble ne kontribuis tiom multe da signoj, sed faris tion pli atenteme. La analizo de Lu estas interesa kaj certe helpas memorigi la ekziston de nia vikipedio kaj al esperantistoj-nevikipediistoj kaj al vikipediistoj-neesperantistoj, sed kiel mi jam skribis al Lu en reago al lia anonco, mi mem kvankam administranto de la konkurso eksciis pri tiu "medalo" nur de tiu lia anonco, ĉar ne tio estis la unuavica celo de la konkurso kaj pri la ekzisto de tiu sistemo de premiado mi ĝis tiam eĉ tute ne konsciis. Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:15, 5. Maj 2010 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Konkurso/2010".