Vikipedia diskuto:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO/2008-03-20

Apartigiloj redakti

Kial la projekta paĝo ordonas ke "Apartigilo povas esti interlingve ligita nur al apartigilo..."? Kiu problemo solvas tiu ĉi regado? Mi opinas ke nur malebligas rapidan bonigon. Ekzemple, en:Root estas artikolo, dum eo:Radiko estas apartigilo. Kompreneble tio ĉi ne estas ideala, sed klare estas multe pli utila ol tute ne havi apartigilon. Sebastian 23:49, 24. Mar 2008 (UTC)

Ordigo redakti

Terura ordigo. Nek laŭalfabete, nek laŭjare, sed diversteme. De kie la listo estis alŝutita? Ĉu el korbo? Petr Tomasovsky@diskkont 13:18, 27. Apr 2008 (UTC)

Ordigo unue laŭ kvanto de vikipedioj, en kiuj la temo enestas, poste laŭ alfabeto. --Lu 22:24, 1. Jul 2008 (UTC)

Forviŝu anglajn paĝojn, kiuj ekzistas en eo redakti

Mi proponas forviŝi ĉiujn paĝojn el la listo, kiuj ekzistas en ambaŭ lingvoj. La listo fariĝus per tio pli rigardebla. Petr Tomasovsky@diskkont 13:22, 27. Apr 2008 (UTC)

Eraro? redakti

Laŭ la artikolenkonduko, "La nombro indikas, en kiom da vikipediaj versioj la artikolo ekzistis je la 20-a de marto 2008. (Se la programo bone funkciis...)". Ĉu ne "...en kiom ne ekzistis..."? AlexW 19:00, 1. Jul 2008 (UTC)

Ne gravas - mi skribis pri la grandaj numeroj, kaj nun vidas tiujn apudajn... Mi supozas ke la grandaj temas pri la graveco de la artikoloj. AlexW 19:08, 1. Jul 2008 (UTC)
Reiri al la projektpaĝo "Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO/2008-03-20".