Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/31

Che Guevara en 1961.
Che Guevara en 1961.

Ernesto Rafael Guevara de la Serna pli konata sub la nomo Che Guevara aŭ simple la Che, pro sia argentina deveno, estis latinamerika marksista revoluciulo, gvidinto de gerilo kaj ministro de Kubo.

Naskiĝinte en Rosario, Argentino en 1928, Guevara studis medicinon kaj vojaĝis tra Latinameriko, kaj tiel rekte konatiĝis kun la malriĉeco de granda parto de la popolo. Li aliĝis al la movado de la 26-a de julio, revoluciema grupo estrita de Fidel Castro. Post pli ol du jaroj de gerilo, dum kiuj Guevara iĝis komandanto, tiu grupo gajnis la povon en Kubo renversinte la diktatoron Fulgencio Batista en 1959. Guevara okupis plurajn gravajn postenojn en la kuba registaro.

En 1965 post denunco de la ekspluatado de la tria mondo fare de la du blokoj de la malvarma milito, Guevara malaperis de la politika vivo kaj forlasis Kubon celante disvastigi revolucion. Unue en Kongo Kinŝasa, sensukcese, poste en Bolivio, kie li estis kaptita kaj ekzekutita de la bolivia armeo trejnita kaj gvidita de la CIA. Post sia morto Che Guevara iĝis arketipo por revoluciaj movadoj en la tuta mondo. Legu pli...