Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/18

Trombono.
Trombono.

Trombono estas malaltregistra latuna blovinstrumento, kiu pro sia plejparte cilindra tubo (malvasta mezuro) apartenas al la trumpetinstrumentoj. La vorto trombono devenas el la italia lingvo: trombo = "trumpeto", kaj one, = "-ego" (granda). Tial, laŭradike, trombono estas "granda trumpeto."

La trombono ekestis en sia nuna formo jam proksimume 1450 en Burgonjo kiel pluevoluo de la glittuba trumpeto kaj estas krom la violono unu el la plej antikvaj orkestro-instrumentoj plenkromate ludeblaj.

Ĉar naturtrumpeto kun baza tono b♭ havas malfacile manuzeblan longecon de proks. 1,37 metroj (4,5 futoj), oni kurbigis la instrumentojn S-formaj aŭ rulvolvis ilin.

Sub trombono oni ĝenerale komprenas glittrombonon (aŭ glittubo-trombonon), kiu funkcias same kiel la renesancaj trombonoj malgraŭ teknikaj plibonigoj. La valvotrombono estas aparta, pli moderna formo. Legu pli...