Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011/50

Izabela la 1-a, reĝino de Kastilio.
Izabela la 1-a, reĝino de Kastilio.

Izabela la 1-a de Kastilio, hispane Isabel I de Castilla, (n. la 22-an de aprilo 1451 en Madrigal de las Altas Torres, m. la 26-an de novembro 1504 en Medina del Campo), pli vaste kaj fame konata kiel Izabela la Katolikino, hispane Isabel la Católica, estis reĝino de Kastilio de 1474 ĝis sia morto.

Izabela aŭ Isabel heredis en la jaro 1474 la kastilian tronon de sia frato, reĝo Henriko la 4-a. Ŝi edziniĝis la 19-an de oktobro 1469 kun Fernando la 2-a de Aragono. Isabel kaj Fernando, nomataj la "Katolikaj Gereĝoj", unuigis siajn du reĝlandojn kaj tiel fondis la komunan landon Hispanio. Ambaŭ estas konsiderataj taŭgaj realpolitikistoj kiuj metis la fundamenton por Hispanio kiel onta grandpotenco.

Isabel kaj Fernando agadis kun ĝis tiam ne konata akreco kaj brutaleco kontraŭ judoj kaj islamanoj en sia regno. En 1492 ĉiuj kiuj ne akceptis baptiĝi estis aŭ forpelitaj aŭ murditaj. Ili atakis kaj supervenkis islamajn regantojn sur la ibera duoninsulo, en milito nomata la "Rekonkero".

Al la regado de Isabel kaj Fernando apartenis la fi-fama Inkvizicio, sed ankaŭ la esplorvojaĝo de Kristoforo Kolumbo kiu malkovris por eŭropanoj la ekziston de la "Nova Mondo".
Legu pli...