Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012/15

Panoramo de Toledo

Toledo estas urbo de Hispanio, situanta en la centra ebenaĵo de tiu lando. Ĝi estas la ĉefurbo kaj de la aŭtonoma regiono Kastilio-Manĉo kaj de la samnoma provinco. Ĝi situas ĉe la rivero Taĵo je ties dekstra flanko, sur monteto ĉirkaŭ cent metrojn alta super la rivero, kiu ĉirkaŭas ĝin baze, formante markatan meandron.

Toledo estas konata kiel «Imperia Urbo» ĉar estis ĉefa sidejo de la kortego de Karlo la 1-a kaj ankaŭ kiel «la urbo de la tri kulturoj», ĉar ĝi estis loĝata dumlonge de kristanoj, judoj kaj islamanoj.

Toledo estas Monda heredaĵo de Unesko ekde 1987. Inter la vidindaĵoj elstaras la Monaĥejo de Sankta Johano de la Reĝoj, de stilo izabela gotiko de la 15a jarcento, kaj la Katedralo de Sankta Maria, de stilo gotika de la 13a jarcento. Toledo estis ankaŭ naskiĝloko aŭ loĝejo de famaj artistoj kiaj Garcilaso de la VegaEl Greco inter multaj aliaj.

La historio de la urbo datiĝas el ...