Vikipedio:Artikolo de la semajno/2012/24

Gustav Mahler

Gustav MAHLER (naskiĝis la 7-an de julio 1860 en Kaliště, Bohemio; mortis la 18-an de majo 1911 en Vieno) estis aŭstra komponisto staranta sur la sojlo de malfru-romantismo al modernismo. Krome li estis unu el la plej famaj dirigentoj siatempaj kaj kiel operdirektoro grava reformisto de la muzikteatro.

Gustav Mahler naskiĝis en juda familio. Lia avo estis Šimon Mahler. Tiu luprenis en 1827 la vinbrandfarejon en Kaliště, kiun li poste aĉetis. Lia filo Bernard Mahler (* 1827 en Lipnice; † 1889 en Jihlava) edzinigis en 1857 Marie Herrmann (* 1837 en Ledeč; † 1889 en Jihlava), kiu devenis el familio de sapofabrikanto. Post sia geedziĝo la gepatroj de Gustav Mahler akiris krom la vinbrandfarejo gastejon en Kaliště, la posta naskiĝdomo de Gustav Mahler. En 1865 la gepatroj de Mahler vendis siajn gastejon kaj negocon en Kaliště kaj transloĝiĝis en la moravian urbon Jihlava, kie Mahler pasigis plejparton de sia junaĝo.

Li estis devigita rigardi, kiel la patro ...