Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/07

La ĉieldisko de Nebra estas metala bronzepoka disko kun oraj aplikaĵoj reprezentanta la ĉielon. La disko estis trovita apud la urbo Nebra (Germanio) la 4-an de julio 1999. Ĝi estas la ĝis nun plej malnova tiel preciza ĉielreprezentaĵo kaj unu el la plej gravaj trovaĵoj de la bronzepoko kaj videblas nun en la muzeo de Halle.

La disko estas tiom eksterordinara objekto, ke iuj arkeologoj supozis ke ĝi estis farita de trompemulo. Mikroskopa esploro de la supera tavolo montris, ke la disko estas nekontesteble malnovega. La grando de la oksidkristaloj rilatas al la malrapido de sia estiĝo, kaj tiuj de la disko estas tro multnombraj por estis artefaritaj. Aliaj aĵoj, bronzaj glavoj, estis elfositaj je la sama loko kaj kompara esploro kun aliaj similaj bronzepokaj glavoj datiĝintaj danke al karbono 14, ebligas diri, ke la disko datiĝas de ĉirkaŭ la jaro 1600 a.K.. Izotopa esploro de la radioaktiva plumbo de la disko konfirmas, ke ĝi estis farita en la regiono de malkovro. Fakte ĉiu trovloko havas tipan isotopan subskribon kaj la kupro nekontesteble devenas de la aŭstraj Alpoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Aleksandro Blok - Malnova Novgoroda dialekto - Pedofilia movado