Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/24

Benjamin Franklin
Benjamin Franklin

Benjamin Franklin [BENĝamin FRANKlin] (naskiĝis la 17-an de januaro 1706, mortis la 17-an de aprilo 1790) estis filantropo, verkisto, inventisto, diplomato, kaj usona patrioto dum la usona revolucio. Lia influo estas sentebla en la multaj dokumentoj, kiuj fondintas Usonon.

Li estis presisto, eldonis tre sukcesan anglalingvan gazeton en la 13 kolonioj, kiuj iĝis la ĝermo de Usono, parolis plurajn pliajn lingvojn kaj ankaŭ penis starigi germanlingvan gazeton por Usono. Krom inventi artefaritan naĝilon, pli efikan fornon, dufokusajn okulvitrojn kaj aliajn helpilojn, li eksperimentis pri la atributoj de elektro kaj fulmo. Aparte interesa por interesitoj pri lingvoplanado estas, ke en 1768 li konceptis novan fonetikan alfabeton por skribado de la angla lingvo, kiun li publikigis en 1779.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: antarkta traktato - Erfurto - Arundo