Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/31

La urbodomo de Bonaero, vidita el Placo Majo
La urbodomo de Bonaero, vidita el Placo Majo

Bonaero (hispane Buenos Aires [ˈbwenos ˈajɾes], kiu signifas bonaj aeroj aŭ, se konsideri kuntekston de mara navigado, "la ĝusta vento") estas la ĉefurbo de Argentino. La oficiala urbo-regiono nomiĝas Federala Ĉefurbo (Capital Federal) [kapiTAL fedeRAL], kaj enhavas 3 000 000 da loĝantoj. Sed la urbo kreskis multe en la apudan provincon, la Bonaera Provinco, kaj la tuta urba areo havas entute 8 700 000 loĝantojn.

Bonaero estas la urbo plej granda, loĝata kaj grava de la Suda Konuso, dua urbo plej etenda kaj loĝata de Sudameriko, urbo de «alfa klaso», kun São Paulo kaj Meksikurbo, kaj urbo plej vizitata de Sudameriko. Krome ĝi posedas la porpersonan enspezon plej altan de Latinameriko, kaj troviĝas inter la urboj kun plej alta vivkvalito de la mondoregiono, superita nur de Montevideo en la Suda Poluso. Ĝi estas la ekonomia, financa kaj komerca centro de Argentino, kio videblas en la agado de la Komercborso.

De la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2014 la 99-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazas en Bonaero.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Argentino - Germana Imperiestra Regno - Benjamin Franklin