Vikipedio:Artikolo de la semajno/2014/42

en 2002
en 2002

Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ (naskiĝis la  6-an de marto 1927(nun 1927-03-06) en Arakatako, mortis la 17-an de aprilo 2014 en Meksik-urbo) estis kolombia romanisto, verkisto, ĵurnalisto kaj eldonisto. En 1982 li ricevis la Nobelpremion pri Literaturo.

Ĝi estas klare rilata kun la magia realismo kaj lia plej konata verko, nome la romano Cien años de soledad, estas konsiderata unu de la plej reprezentaj de tiu literatura ĝenro. En 2007, la Real Academia Española kaj la Asociación de Academias de la Lengua Española preparis popularan eldonon por rememori tiun romanon, ĉar oni konsideras ĝin parto de la grandaj hispanlingvaj klasikaĵoj ĉiutempaj.

Li famiĝis kaj pro sia verkista genieco kaj pro sia politika sinteno. Lia amikeco kun la estro de Kubo nome Fidel Castro okazigis foje grandan polemikon en la literatura kaj politika mondoj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Municipa Muzeo Quiñones de León - Vegetarismo - Japana dolĉaĵo