Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/28

Sorĉistinoj de Zugarramurdi estas la nomo per kiu estas konata la plej fama kazo en la historio de la eŭska sorĉado kaj eble de la sorĉado en Hispanio. La sorĉ-fokuso troviĝis en la pirenea navara loĝloko nomata Zugarramurdi kaj la proceso estis plenumita de la tribunalo de la Hispana Inkvizicio de Logronjo. En la aŭtodafeo okazinta en tiu urbo la tagojn 7a kaj 8a de novembro 1610 dek ok personoj estis reakordigitaj ĉar ili konfesis siajn kulpojn kaj petegis la mizerikordon de la tribunalo, sed la ses personoj kiuj rezistis estis vive bruligataj kaj kvin postmorte.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Rilatoj inter Brazilo kaj Surinamo - Socialisma realismo - Ludilo