Vikipedio:Artikolo de la semajno/2018/45

Genĵi monogatari (源氏物語, Romano pri Genĵi) estas klasika verko de japana literaturo, kiun la nobelino kaj akompanantino Murasaki Shikibu skribis ĉirkaŭ la jaro 1000 ĉirkaŭ la pinto de la Epoko de Heian. Ĝi estas reprezenta verko en japana literaturo. Ĝi estis foje nomata la unua romano en la mondo, la unua moderna romano, la unua psikologia romano aŭ la unua romano ankoraŭ konsiderata klasikaĵo. Konsiderita kiel majstroverko, ties preciza klasigo kaj influoj kaj sur la okcidenta kaj sur la orienta kanonoj estis pridebatitaj temoj.

Vivostilo de nobeloj en Heian-epoko kaj amoj de nobeloj estis unike priskribita. La grava heroo estas Hikaru-Genĵi, kies patro estas japana imperiestro. Li estas tre bela viro kaj amis kelkajn virinojn.

Genĵi monogatari eble estis verkita ĉapitro post ĉapitro en pagitaj partoj, kiam Murasaki faris la rakonton al aristokrataj virinoj (la njokanoj). Ĝi havas multajn elementojn trovitajn en moderna romano: centra rolulo kaj tre granda nombro de gravaj kaj kromaj figuroj, bonevoluinta karakterizado de ĉiuj plej gravaj roluloj, okazado kovrantaj la vivdaŭron de la centra rolulo kaj pretere. La laboro ne faras uzon de intrigo; anstataŭe, okazaĵoj okazas kaj roluloj simple iĝas pli maljunaj. Unu rimarkinda kvalito de la Genĵi, kaj de la kapablo de Murasaki, estas sia interna konsistenco, malgraŭ ke la rolularo (dramatis personæ) estas de proksimume kvar cent roluloj. Ekzemple, ĉiuj roluloj maljuniĝas dum la familio kaj feŭdaj rilatoj konservas ĝeneralan konsistencon.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Anarkiismo - Baltrum - sinagogo de Worms