Vikipedio:Artikolo de la semajno/2020/13

Los poetas contemporáneos (nuntempaj poetoj, 1846), pentraĵo de Antonio María Esquivel, en kiu aperas nombraj verkistoj de la hispana Romantismo, kun politikistoj, pentristoj, muzikistoj, aktoroj kaj intelektuloj

La Romantismo aŭ Romantikismo estas revolucia movado en ĉiuj fakoj de la vivo kiu, ĉe artoj, rompis la skemojn starigitajn dum la Novklasikismo, defendante fantaston, imagemon kaj la malraciajn fortojn de spirito. La Romantismo en Hispanio estis malfrua: la Novklasikismo restis ankoraŭ ĉe kelkaj verkistoj, sed multaj, kiuj iniciatiĝis en la novklasikisma sinteno, konvertiĝis entuziasme al Romantismo, kiaj la Duko de RivasJosé de Espronceda. Aliaj tamen estis dekomence konvinkitaj romantistoj.

La pioniroj de la Romantismo, kiu etendiĝis tra Eŭropo kaj Ameriko, estis Rousseau kaj la germana dramaturgo Goethe. Sub la influo de tiuj figuroj la romantistoj ekkreis verkojn malpli perfektajn kaj malpli regulajn, sed pli profundajn kaj intimajn. La moto estas libero en ĉiu aspekto de la vivo.

En Hispanio la romantismo estas konsiderata kompleksa kaj konfuza, kun grandaj kontraŭdiroj kiuj iras el ribelemo kaj revolucia idearo ĝis reveno al la tradicio katolika-monarkia. La movado estis relative mallonga, pli intensa, ĉar la dua duono de la 19a jarcento ekmodigas la Realismon, kun karakteroj tute malaj al tiuj de la romantisma literaturo.

Plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Pink Floyd, Goja-premio, Simone de Beauvoir