Vikipedio:Artikolo por Esperanto - januaro 2004

Jen kie mi planas verki artikolon pri la Vikipedio por la januara 2004 numero de la revuo Esperanto. Mi volas emfazi ke la Vikipedio havas 10.000 artikolojn. Kion alian ni devas diri? Se vi volas verki ĝin, faru. Mi jam havas tro da taskoj... Ho jes, la limdato estos la 10-a de decembro. Dankon! Chuck SMITH 21:51, 6. Nov 2003 (UTC)

Vidu ankaŭ :


Vikipedio atingis 10.000 artikolojn redakti

La esperanta fako de la vikipedio atingis 10 000 artikolojn dum la tuta projekto multlingva entenas pli ol 300 000.

Skemaj proponoj redakti

  • Vikipedio estas grava mejloŝtono por la agnosko de esperanto en la monda kulturo
  • esperantistoj aparte flegu ĝin ĉar ĝi estas vivantega pruvo de la kultura valoro de eo
  • eo povas ludi apartan rolon en la monda multlingva W pro sia ankaŭ monda multlingva redaktantaro : e-istoj nature povas ludi centran pozicion en la projekto
  • la eo-fako apudas fakojn en dudeko da aliaj lingvoj kaj konservas respektindan pozicion
  • W komenciĝis anglalingve -la anglalingva fako entenas pli ol 150 000 artikolojn, deko da fakoj en la plej gravaj mondlingvoj (germana, franca, pola, japana, ...) superas 10 000
  • en la eo-vikipedio kolektiĝas artikoloj el EdE, enciklopedio kalblanda, Monda Faktolibro kaj aliaj fontoj : ĝi fariĝos iam la plej valora eo-enciklopedio kun konekto al multaj aliaj lingvoj senprecedenca kuniĝo de informoj pri ĉiuj homaj fakoj
  • nacilingvoj jam havas siajn enciklopediojn (E britannica, ka) : nun per la vikia vojo eo ankaŭ havos altnivelan enciklopedion (projekto ne jam realigita ĝis nun -- iamaj provoj de eo-Duden ...)
  • W= unulingvaj enciklopedioj + dulingvaj vortaroj + multlingvaj terminaroj
  • vikipedio estas rete legebla enciklopedio en kiu oni povas facile kompari samtemajn artikolojn diverslingve
  • vikipedio estas redaktebla vikie daŭre plibonigata, ...

Propagandi por la vikipedio inter geesperantistoj, por ke la esperantistaro zorgu utiligi la vikipedion por propagandi por esperanto.'


Artikolpropono ekredaktita de Arno Lagrange 13:48, 13. Nov 2003 (UTC)

Regulŝanĝpropono de Arno Lagrange 22:50, 18. Nov 2003 (UTC) ATENTU KE DE NUN LA ARTIKOLO NE PLU ESTAS SUB LA GFDL PERMESILO ke ni verkis ĝin por la Revuo Esperanto kaj ni petegas ĉiujn ne presi la artikolon antaŭ ol ĝin faros la Revuo Esperanto. Se vi konsentas aŭ mal- pri tio bv sciigi ĝin kaj eventuale revortigi ĝin alimaniere.

Esperanto kaj Enciklopedioj redakti

En la historio de la Internacia Lingvo Esperanto, gravas por la progreso de la lingvo la vortaroj ĝeneralaj, terminologiaj kaj enciklopediaj. Kian enciklopedion jam havas esperanto ? "La Enciklopedio de Esperanto" eldonita en la 30-aj jaroj kiel rezulto de laborego de amaso de kunlaborantoj precipe celis montri bildon de la movado, kaj la faktoj kiujn ĝi mencias okazis antaŭ pli ol 70 jaroj. En la 50-aj kaj 60-aj jaroj estis projekto esperantigi la germanan enciklopedion "Duden" sed la projekto ne finatingis sian celon. PIV ja havas ian enciklopedian aspekton, kun siaj ilustraĵoj kaj siaj diversfakaj precizigoj. Tamen ĝi precipe restas vortaro. Hodiaŭ do ankoraŭ forte mankas vera enciklopedio en esperanto. Eble tamen estas granda ŝanco ke ekestos tia verko dank'al la vikipedio.

La vikipedio redakti

La vikipedio estas rete libere kunredakta multlingva enciklopedio, kies esperanto-fako atingas 10 000 artikolojn. La projekto komenciĝis en 2001 en la angla lingvo kaj iom post iom aldoniĝis aliaj lingvoj. Nun estas pli ol 160 000 artikoloj en la angla, kaj sume en ĉiuj lingvoj pli ol 350 000. La esperanto fako ekis komence de 2002, kaj ĝi longe staris en kvara pozicio ĝis kiam aliaj lingvoj preterpasis ĝin. Povos iam ekzisti fakoj en tre multaj lingvoj. Jam ekis fakoj en pli ol kvardek lingvoj kaj dudeko el ili entenas pli ol mil artikolojn.

     


Statistiko je la 9-a de decembro 2003.

Lingvo nacilingve Artikoloj
Angla English 180 966
Germana Deutsch 40 623
Franca Français 21 370
Japana Nihongo 20 466
Sveda Svenska 17 954
Pola Polska 17 661
Nederlanda Nederlands 16 437
Dana Dansk 14 168
Hispana Español 10 392
Esperanto Esperanto 10 106
Kataluna Català 5 200
Itala Italiano 4 382
Ĉina Zhongwen 2 799
Interlingvao Interlingua 2 667
Finna Suomi 2 522
Portugala Português 1 188
Hebrea עברית 1 107
Estona Eesti 1 006
Ĉeĥa Česká 1 016
Latina Latina 978

La grafikoj montras la relativan gravecon de la diverslingvaj vikipedioj.

   

Kvanto kaj kvalito redakti

Krom la nombron da artikoloj indas konsideri ties amplekson kaj kvaliton. Fakte nombro da artikoloj ne estas la sola kriterio por taksi verkon kian enciklopedio, ankaŭ se temas pri reta verko. La artikoloj estas fakte iom malegalaj, iuj estas nur ekartikoloj, iuj entenas ne sufiĉe precizajn informojn dum aliaj estas tute altnivelaj lerte verkitaj de spertuloj, kaj konsistigas veran sciencan referaĵon uzeblan de studentoj kaj alireblan de kiu ajn kun reta konekto. Sed la artikoloj kiuj ne jam estas altnivelaj same kiel tiuj kiuj ne jam ekzistas povas konstante progresi.

Ankaŭ pristudinda estas la redaktantaro. En ĉiu lingva fako estas aro da redaktantoj pli malpli multnombraj, en la angla estas miloj, en la esperanta centoj el kiuj dudeko plej aktivaj. La vikipedio precipe estas la verko de homoj kaj ĝia valoro spegulas la spertojn, la klerecon, la fakkonojn de siaj redaktantoj. Koncerne la esperantan vikipedion, refoje la redaktantaro spegulas la diversnaciecon de la esperantistaro : estas redaktantoj el pli ol dudek malsamaj landoj, kaj notinde inter la dudek plej aktivaj troviĝas anoj de preskaŭ dudek landoj (Germanio, Britio, Ĉeĥio, Usono, Francio, Nederlando, Pollando, Svedio, Norvegio, Japanio, Ĉinio, Meksiko, Kanado, Israelo, ktp). La esperantista vikipediistaro estas laborema kaj produktiva komunumo kiu kreis jam relative grandan verkon per siaj malfortaj rimedoj. Ankaŭ kunredaktas neesperantistoj kiuj ofte vizitas la e-ovikipedion por ligi al siaj lingvoj. Certe ekzistas multaj esperantistoj kiuj povus kunhelpi antaŭenigi la projekton aliĝante al la komunumo.

Kiel oni redaktas vikion ? redakti

Priskribenda estas la redaktomaniero. Vikipedio (angle: Wikipedia) estas speco de "vikio" kun enciklopedia enteno. Vikio estas retejo kiun ĉiu vizitanto povas tre facile kaj libere redakti : sur ĉiu artikola paĝo estas butono "Redaktu la paĝon". Alklakante ĝin la retumanto ricevas redaktofenestron kiu entenas la tekston de la artikolo, kiun tiu povas libere modifi (korekti, kompletigi, plibonigi) kaj fine registri sian laboron alklakante la butonon "Konservi". Vi eble timas ke per tiu rimedo estiĝas ĥaoso kaj ke stultuloj plenigas paĝojn per sensencaĵoj : la vikipedia spertado montras ke tute ne estas tiel. Male la sinsekvaj redaktantoj de la artikoloj konstante plibonigas ilin. Malbonintencaj fuŝaĵoj estas maloftaj kaj priatentitaj de la ceteraj kunlaborantoj, kiuj rapide povas ripari ĉian fuŝaĵon. Kun ĉiu artikolo estas diskutpaĝo : kiam du aŭ pluraj redaktantoj malkonsentas pri iu punkto, estiĝas diskuto en kiu ĉiu argumentas, ĝis oni atingas kontentigan rezulton.

Redaktekzemplo redakti

 
La esperanto artikolo pri "Malfermita kodo" kiel vidas ĝin leganto.

   
La redektata esperanto artikolo pri "Malfermita kodo" kun antaŭrigardo.

 
La redaktata japana artikolo pri "Malfermita kodo"


Neŭtrala vidpunkto redakti

Unu el la reguloj estas sekvi "Neŭtralan vidpunkton". Vikipedio ne volas esti tereno de propagando de iuj ideoj. Ĉiu ideo - eĉ plej diskutata - devas esti prezentita neŭtrale. Kiam estas malkonsento, diversaj vidpunktoj estas prezentitaj sinsekve (unuj opinias ke ... dum tiuj aliaj kritikas tion ĉar ...).

Kiel oni ligas ? redakti

Ene de artikolo estas tre facile ligi al aliaj artikoloj : redaktante sufiĉas ĉirkaŭigi vorton aŭ grupon de vortoj per duoblaj kvadrataj krampoj ( tiel : [[Titolo]] aŭ [[Titolo kun pluraj vortoj]]) kaj la ĉirkaŭita(j) vorto(j) aŭtomate fariĝas ligilo al la artikolo kun tia titolo. Se la ligilo aperas ruĝe, tio signifas ke la artikolo ne jam ekzsitas, kaj alklakante tiun ligilon oni rekte malfermas redaktofenestron por povi tuj ekredakti la artikolon.

Pri kopirajto redakti

La vikipedio sekvas la "Permesilon por libera dokumentado" (angle GFDL) kiu devenas de la "Permesilo por libera programado" (angle GPL) kiu regas la liberan malferman komputikon el kiu Linukso estas la plej fame konata. Tiu permesilo signifas ke neniu iam ajn rajtos alproprigi al si la entenon de la vikipedio kaj ekmalpermesi ke oni kopiu ĝin. Temas pri "kopilasilo" (angle "copyleft") kiu kontraŭe de la kopirajto estas permeso al kiu ajn siavice kopii la dokumenton kondiĉe ke tiu transdonas la saman kopipermesilon. La kunlaborantoj akceptas ke iliaj redaktoj estus regitaj de tiu regulo, kaj ili estas atentigitaj neniam kontraŭleĝe kopii kopirajtitajn dokumentojn por eviti ke la projekto povu esti persekutita pro malrespekto de ies ajn kopirajto.

Multlingveco redakti

Unu aparta kaj unika trajto de la Vikipedio estas ĝia vivanta multlingveco. En ĉiu lingvo estas Ĉefpaĝo kun bonvenigaj vortoj kaj indekso de la ĉeftemoj (Matematiko, Naturscienco, Filozofio, ktp) kaj de la plej gravaj subtemoj. Ankaŭ estas tuta aro da iloj por helpi trovi kion oni serĉas. Kaj el ĉiu paĝo povas esti ligiloj al la samtemaj paĝoj en aliaj lingvoj kiam ili ekzistas.

La multlingveco uzas la duliterajn lingvokodojn : en por angla, eo por esperanto, cy por kimra, ktp. La ĉefpaĝo estas alirebla per la adreso http://xx.wikipedia.org kie xx anstataŭas la lingvokodon. Tiel la projekto estas jam preta por kromaj lingvoj. La interlingvaj ligiloj estas faritaj baziĝante sur la duliteraj kodoj. Ekzemple en la artikolo "Zoologio" mi povos aldoni la ligilon [[de:Zoologie]] [[en:Zoology]] [[fr:Zoologie]] ktp kiuj ligas respektive al germana, angla kaj franca artikoloj pri zoologio. Tiam en la supro kaj en la malsupro de la paĝo aperos post "Aliaj lingvoj :" la ligilojn "Deutsch, English, Français" kiel alklakeblaj vortoj per kiuj mi povos rapide aliri la tialingvajn artikolojn kaj se mi kapablas tiujn lingvojn , mi povos kontroli ke la informoj ĝustas, konstati ke mankas io en iu lingvo kaj aldoni ĝin. Multlingveco tiamaniere estas oportuneco reciproke pliriĉigi la enhavon de la vikipedioj en ĉiuj lingvoj.


 
Ekzemplo de multlingveco : artikoloj pri esperanto ekzistas en 40 lingvoj en la vikipedio.

Vikipedio sen reta aliro redakti

Nun la vikipedio precipe funkcias kun reta aliro, tamen jam ekzistas la ebleco kopii ĝin al hejma (aŭ laboreja) komputilo por povi legi ĝin ekster konekto. Sed tiukaze oni perdas kaj la eblecon ĝin redakti, kaj la multlingvecon. Paperaj versioj verŝajne iam aperos. La demando estas diskutata. Necesus ke la enciklopedio atingu jam bonan nivelon (ke neniu grava temo estus neglektita) kaj la eldonaj demandoj devus esti solvitaj (kiom kostus? je kiu prezo vendeblus ? ĉu estos sufiĉe da aĉetontoj? ktp.) Atende estas facile printi la artikolojn pri kiuj oni interesiĝas, kaj surpaperigi nur tiujn erojn pri kiuj oni interesiĝas anstataŭ havi volumenan paperan libraron el kiu oni neniam legos pli ol 1%.


Pozicio de esperanto redakti

Rimarkinda estas la pozicio de esperanto en la projekto. Ĝi troviĝas en la kapgrupo kun larĝe disvastigitaj lingvoj kiaj la angla, la germana, la franca, la sveda, la hispana, la japana kaj aliaj. Esperanto nun okupas pli altan pozicion ol lingvoj kiel la rusa, la portugala, la itala aŭ la ĉina. Konsiderante ke la multlingva vikipedio nun ricevas pli da trafiko ol konkurencaj komercaj retaj enciklopedioj (kiaj "Encyclopedia Britannica") estas privilegia kadro por ke esperanto montru al vasta publiko sian valoron kiel monda kulturlingvo.

Esperanto kaj ĝiaj konkurantoj redakti

Esperantistoj ne ĉagreniĝu ke ankaŭ troviĝas fakoj en interlingvao, en latino kaj en volapuko. Ili estas konsiderinde malpli altnivelaj. Volapuka vikipedio nur enhavas ĉefpaĝon kaj eĉ ne unu artikolon. Latino ne estu konsiderata kiel ebla konkurenca internacia lingvo sed simple kiel tiu historia mortinta lingvo de la pasintaj jarcentoj. Interlingvao ŝajnas pli serioza kun siaj pli ol 2 500 artikoloj sed montriĝas ke plej multaj artikoloj estas nur duliniaj kaj ke multaj temoj tute ne estas traktitaj. Ido ne jam aperas.

Pli pripensiga estas la superreganta pozicio de la angl-usona lingvo. Mondaj statistikoj montras ke estas pli granda poporcio da homoj kun alireblo al la reto inter la parolantoj de iuj lingvoj (la angla, la germana, la franca, la sveda, ...) kiuj sekve okupas pli gravan pozicion sur la reto, kompare kun ilia parolantaro rilate al la monda loĝantaro.

Spegulante tiun malegalecon, la angl-usona ne nur estas la unue komencita fako de la vikipedio, sed havas la plej vastan entenon, la plej riĉan, la plej grandan famecon (gazetartikoloj, radio kaj televid-elsendoj kiel CNN), la plej prestiĝan agnoskon (eĉ de universitatuloj). Laŭ la reta serĉilo, Alexa (www.alexa.com), la multlingva Vikipedia projekto estas unu el la mil plej vizitataj retpaĝaroj en la tuta mondo! Ofte vikipediistoj diverslingvaj konsideras la anglalingvan kiel modelon kaj nur elangligas artikolojn. Cetere ĝeneralaj diskutoj pri la projekto ĝis nun disvolviĝas preskaŭ nur en la angla flankenlasante tiujn kiuj ne regas tiun lingvon. Tie ankaŭ neanglalingvanoj devos batali por iom pli da lingva egaleco kaj demokratio.

Esperantistoj alten levu la nivelon de la esperanto-vikipedio redakti

Ĉiu esperantisto kun reta aliro, kun iu ajn sperto (pri fako, profesio, scienco, arto, historio, ktp.), kun iom da libera tempo, eĉ sen komputila sperto devus zorgi pliriĉigi la esperanto-vikipedion por ke ĝi fariĝu plej altnivelan plej enhavoriĉan montrofenestron de la kultura valoro de esperanto kaj simple esperantlingvan kulturan ilon alireblan al ĉiuj.

Citaĵo redakti

 
 Mi kredas ke la Vikipedio havas potencialon por allogi multajn homojn al Esperanto: se ni, la E-istaro, riĉigu ĝin tiel multe, ke ekzistu en ĝi valoraj respondoj al oniaj plej-serĉataj demandoj, oni certe elspezus sufiĉe por lerni E-on kaj utiligi la Vikipedion. Esperante tiun tagon, ni pliigu kontribuaĵojn kvante kaj kvalite! 
— Ahmad Reza Mamduhi el Irano


Legu pli je "Sekvi la Majstron Interrete"


Altaj valoroj de Vikipedio redakti

Se tio, kio nun ekzistas en nia menso pri la Vikipedio en futuro - t.e. oceano da/de informoj pri plej diversaj temoj interret-eske interligitaj, kaj same grave, redakteblaj far ĉiuj uzantoj - iam plenumiĝu, la nura Vikipedio estos sufiĉa motivo por ke oni ek- kaj el-lernu nian lingvon. Eble ĝi estos plej bonvenigota en landoj en kies lingvoj ne ekzistas tiaj fontegoj informaj. Kaj, certe la plej multajn landojn de la mondo konsistigas ĝuste tiaj, t.e. probable la tuta Afriko, Azio, Sud-Ameriko, plejmulto el eŭropaj landoj, ... jam eble pli ol sep-okonoj de la mondo!

Interreto + Viki-tekniko + Esperanto ⇒ Demokratio + Libereco (ja kiberaj!) redakti

Pro la bedaŭrinda senesperiĝo de multegaj homoj eksperti plej noblajn atingaĵojn de la homaro – tiel elokvente kaj prave menciitaj en la “humane sankta” Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj – t.e. bazaj liberecoj kaj demokratio en la reala mondo, iuj jam enesperiĝis gajni tion almenaŭ en la virtuala mondo de interreto kaj pensas ke en interreto jam regas la libereco kaj demokratio kibernaj. Sed vere, sen Viki-tekniko (kio ebligas al ĉiuj kontribui kaj/aŭ redakti la enhavon de materialoj) kaj sen komune neŭtrala lingvo facile kaj malkare ellernebla por ĉiuj, kiel Esperanto, ne povas ekzisti realaj demokratio kaj libereco eĉ en kiberspaco.

Kiberaĵoj: utilaj ekzercoj por la realaj atingotaĵoj redakti

Ĉiuj scias pri diversaj similigiloj (simulatoroj) komputilaj, per kiuj ekz. eĉ pilotoj sin ekzercas surtere por postaj realaj flugoj aere. Do, kvankam virtualaj, tiaj ekzercoj serioze kontribuas al la realigo de diversaj aferoj en la fizika mondo. Kredeble samo, aŭ almenaŭ similo, povas okazi ankaŭ pri idealoj cititaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj: se ni homoj el plej diversaj landoj, nacioj, lingvoj, religioj, ... povu ekestigi demokratie liberan mondon en - eĉ parto de - interreto, (dank’ al ĝiaj ebloj plej grave ties Vikia karakterizaĵo, kaj utiligado de la Internacia Lingvo) tio esperantigos ankaŭ la reston de la mondo pri atingebleco de deziregataj libereco kaj demokratio en la reala mondo.

Feliĉe en la hodiaŭa mondo, ĉio al ĉio interligitas, ekzemple kiam Shirin EBADI gajnis la Nobelan Premion pri Paco de 2003 pro siaj klopodoj en sia lando, iranajn samideanojn inundis mesaĝoj de tiel foraj landoj kiel Kostariko, Japanio kaj Belgio larmige ĝojigaj; ĉar tra la skribaĵoj tute senteblis ke ŝia gajno esperigis plej forajn pac-batalantojn de la mondo kiuj eble eĉ ne konis pri la irana situ(aci)o! Tia interligiteco validas ankaŭ pri la virtuala kaj reala mondoj. Kiel jam spertite, se en la reala mondo ekokazas milito, komputilaj ludoj ekuzas la temon. Kaj se en interreto ekestiĝas speciala slango por babiladoj, ankaŭ surstrate oni aŭdas samajn novvortojn aŭ mallongigojn.

Kial altega kreskrapido eblas por Vikipedio redakti

1-Kvankam laŭnombre Esperanto-parolantoj estas multe malpli ol alilingvanoj, tamen, ne nur preskaŭ ĉiuj esperantistoj estas alfabetaj kaj almenaŭ du-lingvaj, sed ankaŭ ili estas kleraj kaj konas diversajn kuturojn. Do ĉiu el ili povas tre facile traduki en Esperanton aŭ eĉ verki en ĝi pri siaj ŝatataj temoj.
2-Se temas pri traduko en Esperanton, komputilaj/interretaj tradukiloj jam kapablas multe rapidigi la tradukon, ĉar nura korektetado kaj redakteto estas bezonataj – eĉ la tajpado jam plenumitas!
3-En Vikipedio varispektro de la temoj neniel estas limigita per ia ajn aŭtoritato, do ĉiu liberas en prezentado de ĉia ajn materialo, de plej ĉiutaga ĝis plej faka.
4-Verkado en Esperanto, ĝenerale pli facilas por progres-intoj aŭ –antoj ol en aliaj lernitaj lingvoj - kaj multokaze eĉ la patrina lingvo - pro tre alta fleksebleco de Esperanto kaj manko de esceptigaj limigaĵoj.
5-Eĉ se ies kontribuaĵo ne estas tute korekta – ĉu enhave, ĉu lingve, ĉu stile, ... - aliaj ĝustigos/kompletigos ĝin dank’ al Viki-tekniko. Do fakte povas estiĝi diversspecaj Vikipediistoj: redaktaj, verkaj, tradukaj kaj enpaĝigaj.