Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2018/11

Teknikejo redakti

Kiel uzi novajn informkestojn? redakti

Mi rimarkis ke nuntempe oni uzas la novan version de informkestoj, kiuj uzas iun novan teknologion, kiun mi ne jam komprenas. Lastajn tagojn robotiloj redaktis artikolojn kaj anstataŭigis ĉion per tiaj novaj informkestojn. Sed la anstataŭigo ne ĉiam estis sendamaĝa. Ekzemple, en jenaj miaj artikoloj post uzo de {{informkesto homo}} malaperis bildoj: Nikolaj Rogdaev, Afanasij Matjuŝenko, Georgi Gogelia, kaj mi ne scias kiel meti ili reen. La malnova maniero de

{{informkesto homo|bildo=Bildo.jpg}}

evidente ne plu funkcias. Mi provis aldoni la bildojn tra "vikidatum-ero", sed tio nur funkcias kun bildoj el la vikikomunumo. Kiel mi aldonu bildojn, kiuj ne jam estas en la komunumo, al la informkesto? --Goren (diskuto) 14:04, 11 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Provu tiel:
{{informkesto homo|dosiero=Bildo.jpg}}
- Sincere, Moldur (diskuto) 15:02, 11 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Jes, dankon, tio ĉi funkcias. Oni tamen certe devos ĝisdatigi la dokumentadon de ŝablono, ĉar nenie en ĝi troveblas informo pri tia hako.--Goren (diskuto) 17:07, 11 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Administrejo redakti

Elstaraj kaj legindaj artikoloj redakti

Saluton. En la koncernaj listoj atendegas kelkaj kandidatoj por la statuso de elstaraj kaj multaj por tiu de legindaj artikoloj, kelkaj dum jaroj! Eĉ kelkaj markitaj kiel jam pritraktitaj aŭ ankoraŭ montras la kandidatecon en la artikolo aŭ ne estas en la koncerna listo de akceptitaj artikoloj. Mi volas laborigi neniun: se oni rajtigas kaj lernigas min fari tion, mi faru.--kani (diskuto) 11:49, 20 nov. 2018 (UTC)[Respondi]