Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2020/11

Diversejo redakti

Vikipedio:Uzantnomo redakti

En pollingva vikipedio ni diskutas pri nomoj de vikipedistoj kiuj laboras en GLAM. Laŭ Vikipedio:Uzantnomo (kaj ĝia pola versio) nun ne povas ekzisti uznatnomo ekzemple Uzanto:Marek (Biblioteka Narodowa) (Nacia Biblioteko de Pollando). Ĉu vere ni (eo.vikipedistoj) ne permesas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 07:35, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝanĝo de Artikolo de la semajno al Artikolo de la monato redakti

Tre longan tempon ni sur ĉefpaĝo montras "Artikolojn de la semajno" (ADLS), sed preskaŭ same tre longan tempon la sistemo ne vere bone funkcias. Precipe, la problemoj estas:

  • artikoloj apenaŭ estas ŝanĝataj ĉiusemajne (ĉi-jare la sama artikolo ĉiam estis almenaŭ 3 sinsekvajn semajnojn, kelkfoje eĉ 5 (!) sinsekvajn semajnojn!)
  • plurfoje okazas, ke artikolo ne estas elektita anticipe, kaj tiam sur la ĉefpaĝo montriĝas averto pri manko (ekzemple ĝuste nun)

Mi bone konscias, ke elektadi novan artikolon ĉiusemajne povas esti pezeta, eĉ peza tasko, precipe se ĝi estas necesa dum longa tempo. Mi diskutis kun pluraj homoj, lastatempe en Telegrama kanalo de Esperanta Vikimedio kaj ni venis kun propono ŝanĝi oftecon de artikoloj - de semajna al monata (al "Artikolo de la monato" - ADLM). Fakte, jam nun estas monata ofteco, sed ĝi estas ŝajnigata esti semajna (la sama artikolo estas elektita por 4 sinsekvaj semajnoj). Do, la ŝanĝo nur oficialigus nuntempan faktan staton.

Avanaĝoj estus:

  1. malpli da prizorgado
    1. kompare kun bone funkcianta ADLS temus pri nur 12 elektoj, kompare al 52
    2. eĉ kompare al nefunkcianta ADLS temus pri prizorgo de 12 montraj paĝoj, kompare kun 52
  2. la sistemo ADLM estas ekde komenco kreita uzante spertojn de ADLS kaj tial pli pura teĥnike
  3. fakte, por vizitantoj apenaŭ io ŝanĝiĝus, ĉar jam nun artikoloj sur ĉefpaĝo estas montrataj monaton

La sistemo estas bone preparita, precipe:

Necesas nur decidi pri transiro. Poste ajna administranto dum 2 minutoj povas ŝanĝi ĉefpaĝon (mi ĵus testi, la sistemo pretas). Jen, bonvole sube esprimu vian opinion kun argumentoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:25, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Por ŝanĝo al monata ofteco (ADLM) redakti

  1.   Por: kiel prezentite supre --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:28, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  2.   Por: kiel prezentite supre --Stefangrotz (diskuto) 09:15, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  3.   Por: Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:54, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  4.   Por: Yekrats (diskuto) 22:15, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  5.   Por: ~nmaia d 00:03, 4 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  6.   Por: --Dominik (diskuto) 02:56, 4 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  7.   Por: --Das-g (diskuto) 14:28, 4 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Por lasi semajnan oftecon (ADLS) redakti

(se vi volas ĉiusemajnan oftecon, bonvolu konsideri helpi al prizorgado)

  1.   Por:

Sindeteno redakti

  1.   Sindetena:

Plia diskuto redakti

Mi proponas fini la diskuton 3 semajnojn post la komenco, do la 24-an de Novembro. --KuboF Hromoslav (diskuto) 22:55, 20 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉiuokaze por elekto de tiaj artikoloj, oni sciu, ke en la listo de Havendaj artikoloj pli grandaj ol 30 kB, almenaŭ el la litero A ĝis la litero I estas centoj da artikoloj, kiuj povus estu deklaritaj elstaraj aŭ legindaj, kaj certe ADLS aŭ ADLM. Mi jam ne tiom proponas ilin por elstareco aŭ legindeco, ĉar la burokrata procezo pluas jarojn (kaj mi ne troigas).--kani (diskuto) 21:41, 24 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus ŝanĝis la Ĉefpaĝon tiel, ke ĝi nun montras Artikolon de la monato. Por plua prilaborado venadu al Vikipedio:Artikolo de la monato. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:33, 25 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Wiki of functions naming contest - Round 2 redakti

22:10, 5 nov. 2020 (UTC)

Community Wishlist Survey 2021 redakti

SGrabarczuk (WMF)

18:09, 20 nov. 2020 (UTC)

Proponu vian agadon en ELiSo por 2021 redakti

Jam post semajno okazos Kunsido de Ĝenerala asembleo de ELiSo. Ĉar ĝi estos jar-fina, ni traktos precipe aferojn por sekva jaro (pliaj detaloj).

La plej elstara parto de la Kunsido estos la Jarplano 2021. Ĉar tiu dokumento starigas la bazan kadron por laboro por la tuta jaro, via partopreno en ĝia preparo estas aparte bonvena! Por travidebleco kaj ebligi vastan partoprenon okazas preparado publike en Meta-Vikio.

Via agado tre gravas! En organizo, funkciuloj estas kiel ostoj, kiuj prizorgas la bazan strukturon kaj levas la plej granda pezon, sed kutimaj senfunkciaj aktivuloj estas la muskoloj, danke al kiuj la organizo povas vivi. Se ankaŭ vi volegas la mondon en kiu ĉiu homo povas per Esperanto libere partopreni en tuto de homara sciaro, venu kaj aliĝu al agado! Pripensu en kiuj stato kaj direkto vi volas vidi ELiSo-n fine de 2021, pripensu kiujn agadojn por helpi al tia atingo vi volas fari (ĉu kiel ĉeforganizanto aŭ helpanto), konsideru disponeblajn resusrojn kaj skribu ĉion al preparata Jarplano (en Meta-Vikio).

Viaj proponoj estos akceptataj ĝis la 26-a de Novembro UTK (inklude).

Alia grava afero estas prezento de stato de la Strategia plano 2021-2022. La origina intenco estis prezenti la pretan provan version jam dum tiu ĉi Kunsido. Tamen mi, kiel respondeculo pri tiu tasko, dum antaŭa tempo havis kelkajn sanproblemojn, kiuj (kvankam feliĉe ne seriozaj) malhelpis al mi prizorgi la aferon. La Estraro traktas la temon.

Ni kalkulas kun via kunagado! Ĝis la Ĝenerala asembleo! Prezidanto de ELiSo --KuboF Hromoslav (diskuto) 21:51, 20 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Global bot policy proposal: invitation to a Meta discussion redakti

Wikidata descriptions changes to be included more often in Recent Changes and Watchlist redakti