Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Promesbanko

Promeso ĉe PledgeBank celas helpi Vikipedion redakti

Mi promesas skribi po 3 artikolojn tage en Vikipedio.org, se 10 aliaj homoj faros la samon.' – tion diras la antaŭ nelonge lanĉita promeso en la esperanto-versio de la PromesBanko (PledgeBank) – nuntempe mankas ankoraŭ ses kvin kvar tri du unu homoj, do vi agemaj vikipediistoj, kiuj pretas komenci verkadi po 3 novajn artikolojn tage aŭ, eĉ pli bone, kiuj tion jam nun faras, nepre vizitu http://www.eo.pledgebank.com/vikipedio kaj subskribu la promeson! Blahma 03:22, 21. Dec 2005 (UTC)

Mi subskribis. Maksim 13:24, 21. Dec 2005 (UTC)
Por ke tiu ĉi promeso sukcesu, bezonatas ke troviĝu ankoraŭ kelketaj (legu ĉi-supre por ekzakta numero) homoj ĝis la fino de januaro. Mi vidis, ke kelkaj el la jam plej aktivaj vikipediistoj (Marcos, Narvalo, Petro...) ankoraŭ ne subskribis ĝin, kvankam por ili (simile kiel por mi), tio preskaŭ neniun plian laboron signifus - simple klopodi ĉiutage kontroli, ĉu inter iliaj redaktoj troviĝas jam tri novkreitaj artikoloj, kaj se ne, do tiam verku novan artikolon pri iu temo (laŭ propra elekto, ruĝa ligilo ktp.) Mi tre ŝatus, se tiu ĉi promeso sukcesus, ĉar poste laŭ la kalkuloj ni jes povus havi milon da novaj artikoloj ĉiumonate - dum nun, speciale en la lastaj semajnoj, la kresko preskaŭ haltiĝis. Mi kredas, ke bezonatas nur malmulte nun kaj se la promeso sukcesos, ni ricevos ĉi tie kelkajn novajn aktivajn homojn, kiuj jam subskribis. Do kiu ankoraŭ ne faris, nepre konsultu http://www.eo.pledgebank.com/vikipedio
Mi opinias ke ĉi tiu promeso ne subkomprenas tion ke nepre ĉiu tage skribi po 3 artikoloj, sed nur averaĝe, do ne malpli ol 365*3 artikolojn jare. Maksim 07:26, 23. Jan 2006 (UTC)
Jes, prave. Simple la homoj promesas, ke ĉiu evoluos iugradan aktivecon, kaj ke komune la laboro iros pli rapide kaj oni ĉi-tiel psiĥologie subtenos unu la alian - ĉar ja estus tede kaj senmotivige kontribui, se oni estus la sola redaktanto kaj neniu kroma ankaŭ kontribuus. Blahma 16:54, 23. Jan 2006 (UTC)
Ŝajnas ke la iniciato estas fiaskonta. Ankoraŭ mankas du subskribintoj. Mi mem ne emas subskribi : mi tute ne volas devontigi min nepre verki po tri novajn artikolojn ĉiusemajne. Al mi multe pli gravas plialtigi la nivelon de la projekto, ordigante ĝin, disvolvante novajn oportunajn funkciojn, plibonigante iajn ĝermojn. ktp. Mi fakte ne komprenas kion ni gajnus se ni atingus tiun limon de dek subskribintoj. Tamen memoru ke Z lanĉis esperanton per tia promesado : kiam 1000 homoj estis subskribintaj ke ili eklernos e-on kiam 1 miliono ankaŭ subskribis, tiuj mil unuaj ĉiuj lernis e-on ne atendante ke venos 999 mil aliaj. Tiel ekis e-o !!! Arno Lagrange  07:57, 24. Jan 2006 (UTC)
En okazo de sukceso ni gajnos minimume tion, ke Antono Vasiljev, kiu faris la promeson, ekos verkadi la artikolojn. Ankaŭ eble la aliaj personoj ekhavos instigon verkadi. Maksim 10:30, 24. Jan 2006 (UTC)
Ankaŭ al mi ege gravas prizorgado kaj plibonigado de la jama enhavo de la vikipedio, same kiel al Arno - alikaze mi ja nun ne okupiĝus pri robotoj, enkategoriigado, polurado, kreado de ŝablonoj ktp. ktp. Tamen, mi samtempe tutsame kiel Maksim vidas la oportunecon de tiu promeso en tio, ke se ĝi sukcesos, aperos ĉi tie kelkaj novaj homoj, kiu verŝajne ne venos, se ne sentos tiun fonan subtenon de dek aliaj homoj, kiuj per sia kunpromeso sciigas al tiuj novuloj, ke ili ne estos solaj en la laboro kaj do ke ilia laboro ne ŝajnos esti vana aŭ almenaŭ nemotiviga. Tial laŭ mi indas subskribi - simple por montri ke jes, ni estas ĉi tie kaj agemaj, do se vi venos, vi ne estos la sola frenezulo kiu dediĉos sian tempon al libera enciklopedio. Do faru tion! Blahma 10:39, 24. Jan 2006 (UTC)
Mi subskribis la liston Roberto 03:12, 25. Jan 2006 (UTC)

La progreso sukcesis, ne plu mankas subskribontoj. Mi gratulas al ni ĉiuj, ĉar pri tiu ĉi afero ni povas neniel malprofiti, nur ion gajni! Mi esperas, ke jam ene de kelkaj tagoj Antono Vasiljev kontaktos la subskribintoj kaj ni ekos la aferon. Eble estus bona ideo komenci la unuan de februaro, por ke oni vidu, kiel jam la unuan de marto ni havos ĉi tie 28x11x3 = 924 novajn artikolojn verkitajn de pluraj aktivaj vikipediistoj, inter kiuj troviĝos i.a. kelkaj tute novaj vizaĝoj. Do, refoje, dankon al ĉiuj kaj mi antaŭĝojas la rezulton. Marek "Blahma" BLAHUŠ 00:57, 28. Jan 2006 (UTC)

Mi starigis paĝon per kiu ĉiuj povos havi bonan superrigardon pri la plenumado de la promeso kaj la nove ekestintaj artikoloj: Vikipedio:Promeso verki po 3 artikolojn tage. Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:43, 29. Jan 2006 (UTC)