Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Robotoj

pri eventuala ekzisto de anstataŭiga roboto redakti

Ĉu ekzistas ia roboto aŭ simile faranta aŭtomatajn anstataŭigojn? Ekzemple: ŝanĝu ĉiujn (erarajn!) "metabolismo" al (la ĝusta) "metabolo". Amike - jc

Jes estas. Mi havas tiun roboton. En la rusa vikipedio oni havas pli komplikan roboton, kiu anstataŭigadas laŭ "reguloj esprimoj". Listigu ĉion kiun ĝuste vi volas ŝanĝi. Kaj ni ankaŭ pensu ĉu pro tio povas aperi iuj malagrablaĵoj. Maksim
Ankaŭ mi bezonas tian kodon (taŭgas la plej simpla) por uzi ĝin en agado de os:User:IronBot. - Slavik IVANOV 07:35, 15. Mar 2006 (UTC)
La kodo estas ĉe io:User:Maksim/sozd_sta, dosiero zamen.py kaj ĉe io:User:Maksim/aald, dosiero bib_tekst.py. Sed nun ilin bezonatas renovigi, kion mi faros hodiaŭ vespere, kaj mi ankaŭ skribos instrukcion por vi kiel uzi la roboton. Maksim 10:22, 15. Mar 2006 (UTC)
Vidu la instrukcion ĉe Vikipedio:Laboro por robotoj#Kiel uzi anstataŭigan roboton. Maksim 10:54, 15. Mar 2006 (UTC)

Mi ne bone komprenas kio estas tia roboto. Ŝajnas, ke ne ĉiu povas facile uzi ilin. Ĉu ekzistas facila, kvazaŭ aŭtomata maniero ŝanĝi vortojn? - jc

Por uzi la roboton vi bezonas havi specialan programaro laŭ meta:Using_the_python_wikipediabot (vidu ankaŭ ĉe Vikipedio:Laboro por robotoj). Vi poste devas prepari specialan tekstan dosieron (en UTF-8) kun instrukcioj por la roboto, kiu diras al ĝi ĝuste kion anstataŭigi. Kaj poste vi devas ruligi la roboton en sia komputilo, dum sufiĉe longa tempo (kelkaj diurnoj por tuta Ea vikipedio, sed certe eblas ne per unu fojo ĉi ĉion fari) , kaj ankaŭ vi havos sufiĉe grandan trafikon (nun po 20 ... 25 kbn por ĉiu prilaborita paĝo). Maksim 10:22, 15. Mar 2006 (UTC)

Propono pri robotoj redakti

Mi proponas interkonsenton pri tio, ke oni devas anonci, se roboto estas uzata ne nur je la kutimaj temoj (korektoj de eraroj, interligoj ks.) sed je tradukoj, amaskreoj de artikoloj ks. Oni devas anonci tiajn laborojn tri tagojn antaŭe tie ĉi, en diskutejo. Narvalo 14:02, 31. Mar 2006 (UTC)

Mi subtenas tiun proponon. Oni ne nur anoncu, ke roboto eklaboros, sed ankaŭ, kion ĝi faros. -- Robert Weemeyer 15:44, 31. Mar 2006 (UTC)
Tute prave. Mi cent procente subtenas tiun proponon. Mi eĉ sugestas, ke oni havu sistemon, kiu bremsu la eklaboron de tiuj robotoj, ekzemple se kelkaj el ni (du, tri, pli ? ) malkonsentas kun la projekto. Kaj ankaŭ, ke oni povu agi, se, post eklaboro, oni konstatas ke ĝi funkcias fuŝe aŭ -pli grave- fuŝigante. --Ssire 15:54, 31. Mar 2006 (UTC)
Mi lasis mesaĝon ĉe Maksim, atendu lian respondon.

Proposal Thijs!bot redakti

I would like to request a bot flag for my bot, which adds interwiki-links between different wikipedia's. It takes the Dutch wikipedia, and goes through all its articles to check for missing links, or links missing on the pages linked to. Thijs! 18:45, 26. Jun 2006 (UTC)

apogas redakti

  1.   Por: Narvalo 18:49, 26. Jun 2006 (UTC)
  2.   Por: Yekrats 18:59, 26. Jun 2006 (UTC)

flag? redakti

Now, after a month, I got two approvals and no opposition. Can my bot flag be activated so I can incorporate the Esperanto-wikipedia in my bot runs? Thijs! 15:57, 21. Jul 2006 (UTC)

Forbarenda roboto redakti

Se mi ankoraŭ laboros anstataŭ fuŝema roboto, mi forbaros ĝin! Do klopodu, ke ĝi ne plu faru fuŝitaĵojn! Petro 31. Mar 2006 19:41 (UTC)

MI TUTE KONSENTAS!

  1. Ĉu ni (la Vikipedio-komunumo) balotis pri amas-aldonado de bildoj kaj ligiloj? Multaj da la ligiloj kaj bildoj ne estas rilata. Ekzemple, mi forigis bildo de porkaĵo (lardo) el la artikolo Francis Bacon, ĉar la angla vorto por "lardo" estas "bacon"!
  2. Multaj da la bildoj estas la sama, kun malsamaj nomoj. Pluraj da la bildoj en la "Galerioj" estas nur tanĝante rilata al la temo de la artikoloj. Anstataŭ la Galerio, mi opinias ke ligilo al Commons estus sufiĉa.
  3. Ĉu ni (la Vikipedio-komunumo) balotis pri plua paĝo por aldonaĵoj? Ĝi plenigas la "Senelirajn paĝojn", kiu mi laboras malplenigi.
  4. Mi forigis multajn robot-fuŝatajn kategoriojn lastatempe. Robotoj ne faru kategoriojn.
  5. Mi opinias ke la Diskuto-paĝoj estas POR DISKUTO, NE POR ALDONAĴOJ.

Roboto estas valora ilo, sed ni ne trouzu ĝin, kaj ni priparolu ĝiajn agojn antaŭ uzo. -- Yekrats 12:27, 1. Apr 2006 (UTC)

Plu, la roboto aldonis multajn kopirajtitajn fotojn al nia vikipedio. Ĉi tiaj fotoj estas ja forigendaj. -- Yekrats 12:46, 1. Apr 2006 (UTC)

ŜAJNAS, KE MI DENOVE FORBAROS LA ROBOTON MAKSIM-BOT. VIDU, EKZ. LA DOSIERON Dosiero:Heckert GNU white.png. ĈU TIU DOSIERO ESTAS NECESA ĈE TIOM DA ARTIKOLOJ KAJ KIAN RILATON ĜI HAVAS AL ILI? MAKSIM-BOT NUR ELVOMIS BILDOJN SENARANĜE KAJ NEZORGANTE, ĈU ILI ESTAS TAŬGAJ! KIAN RILATON ĜI HAVAS AL ARTIKOLO Distrikto Hunedoara? KAJ AL PLURAJ DISTRIKTOJ EN RUMANIO? Petro 22. Apr 2006 15:11 (UTC)

Aldona roboto redakti

Pro tio, ke laboro de la roboto igis malkontenton, mi proponas al ĉiuj skribi sian opinion pri tio, kion ĝi devas fari kaj kion ne devas.

Ĝenerale la roboto serĉas utilaĵojn en alilingvaj artikoloj laŭ la intervikiaj ligoj.

Estas jenaj eblecoj aldoni:

  • Kategotiojn (jes aŭ ne).
  • Ŝablonojn "Commons" (ligoj al komunejo) (jes aŭ ne).
  • Bildojn.
    Estas ebleco elekti maksimuman kvanton de aldonataj bildoj.
    Se bildoj estas pli multaj, la superfluajn eblas:
    tute forĵeti
    aldoni en diskutpaĝon de la artikolo
    aldoni en subpaĝon de la artikolo
    Estas ebleco selekti bildon laŭ loko
    bildoj jam en komunejo
    bildoj en lingva fako, sed ilin eblas alŝuti en komunejon
    bildoj en lingva fako, sed ilin eblas alŝuti nur en alian lingvan fakon (ne en komunejon)
  • Ligojn "vidu ankaŭ" (jes aŭ ne).

Aldonĵoj de roboto povas esti netaŭgaj pro:

malĝustaj intervikiaj ligoj
fuŝa alilingva artikolo
bildoj povas esti ne taŭgaj pro tio, ke nia artikolo estas malpli detala
bildoj povas havi alilingvajn skribaĵojn

kvankam mi esperas, ke plejparto de la aldonaĵoj estas utila.

Ankaŭ mi mem ne povas kontroli ĉion, ĉar tro multas. Mi kontrolas nur hazarde elektitan parton.

Mi esperas ke ni povas trovi varianton, kiu nin kontentigos kaj plibonigos la vikipedion. Maksim 09:35, 4. Apr 2006 (UTC)

Nekontrolataj, nekontroleblaj robotoj malaltigis la ĝeneralan nivelon de nia Vikipedio. Kial aldoni subpaĝojn (/aldonaĵoj)? Vere neniu povas/havas tempon kontroli, korekti, aldoni tiaĵojn.

Do resume: senbrida alŝuto de nekontrolotaj aferoj estas malbonvenaj. Narvalo 10:47, 4. Apr 2006 (UTC)

Mi konsentas kun Narvalo. Laŭ mi sole robota laboro ne taŭgas por la projekto de Maksim. Anstataŭe, oni povus uzi la roboton kiel helpilon por pli rapide labori ol kiam oni laboras nur permane. Tio signifus ke oni kontrolas ĉion, kion faras la roboto. Tiam la projekto certe povus esti tre taŭga. Sed por la projekto ne taŭgas nekontrolita roboto. Marcos 10:56, 4. Apr 2006 (UTC)
Ankaŭ mi konsentas kun Narvalo kaj Marcos. La roboto ne estas sufiĉe potenca por aldoni aferojn en kontentiga proporcio de bonaj aldonoj. Bona uzo de la roboto laŭ ĝia nuna kapablo estus kolekti ĉion eblan rilate al nur unu temo, cele al tuj trakti ĝin sufiĉe profunde, antaŭ ol trakti alian. Minimume, la aldonaĵoj estu kontrolita de la roboto-mastro, kiu nepre sin taksu respondeca de la robot-rezultoj.--Ssire 13:51, 4. Apr 2006 (UTC)
Plus, the robot isn't helping with page content. When I hit the random page button I usually get 'x estas komunumo de Italio.' Or just a page with a few pictures and no text. 85.195.119.14 03:23, 5. Apr 2006 (UTC)
Kiu bonvolas traduki la ĉi-supran -eventuale interesan- rimarkon?--Ssire 03:35, 5. Apr 2006 (UTC)
La traduko: "Aldone, la roboto ne helpas pri enhavo de la paĝoj. Kiam mi rigardas hazardan paĝon kutime tie estas 'x estas komunumo de Italio.' aŭ nur paĝo kun kelkaj bildoj sen teksto." Maksim 05:52, 5. Apr 2006 (UTC)
Ĉar plejparto de vikipediistoj ne volas - jes, bone, mi plu ne ruligos la roboton je ĉiuj artikoloj. Tamen mi volus uzi ĝin je artikoloj de kategorio:Urboj de Rusio. Mi mem kreis plejparton de ĉi tiuj artikoloj, ili estas ne tre longaj kaj sen bildoj. Sed en la ruslingva fako oni aldonados en respektivojn artikolojn mapojn, blazonojn, fotojn ktp. Do traruligi la roboton je ĉi tiu kategorio indas ne nun sed verŝajne post kelkaj monatoj. Maksim 05:52, 5. Apr 2006 (UTC)
Necesas komuniki per paĝo pri rajtoj de robotoj. Arno Lagrange  06:37, 5. Apr 2006 (UTC)
Kiu paĝo? Maksim 09:42, 5. Apr 2006 (UTC)
Jam ekekzistas paĝo Vikipedio:Permespeto por robotoj kaj Kategorio:Robotoj Arno Lagrange  18:16, 7. Apr 2006 (UTC)
Laŭ mi, ni verku regularon por robotoj ĉe Vikipedio:Roboto. Poste oni povos sur ĝia diskutpaĝo (aŭ eble en alia alligita paĝo) diskuti pri unuopaj robotoj, por kiuj ne klaras, ĉu ili estas laŭregulaj aŭ ne. Marcos 17:45, 7. Apr 2006 (UTC)

Korektu ĉiujn ligilojn inter la naciaj vikipedioj kaj E-o vikipedio rilate al la minuskligo de nomoj redakti

Mi proponas, ke la roboto korektu ĉiujn ligilojn inter la naciaj vikipedioj kaj E-o vikipedio rilate al la minuskligo de nomoj de artikoloj. Ĉu tio eblus? Aŭ ĉu aliaj robotoj korektos tion? Petro 5. Apr. 2006 06:11 (UTC)
La intervikiaj ligoj korektiĝos aŭtomate pere de intervikiaj robotoj, kiuj estas multaj kaj laboradas. Por ĉi tio indas (aŭ eble endas - mi ne scias) ne forigi alidirektilojn, kiuj aperis post la renomigo. Maksim 10:49, 5. Apr 2006 (UTC)