Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj

Vitralo reprezentante la unuan vizion de Joseph Smith.
Vitralo reprezentante la unuan vizion de Joseph Smith.

La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (mallonge kaj populare konata kiel Mormona Eklezioesperante EJKSLT) estas restaŭrisma eklezio, la plej granda el la movadoj naskiĝintaj de la religio fondita de Joseph Smith, Jr. dum la usona Dua Granda Vekiĝo. La Eklezio estis fondita en Upstate New York (ne-metropola Novjorkio) en 1830 kaj nuntempe ĉefsidejas en Sallagurbo (Utaho) kaj establis komunumojn kaj konstruis templojn en la tuta mondo.

Same kiel aliaj pli malgrandaj mormonaj eklezioj, la EJKSLT konsideras sin mem kiel restaŭrado de la frua Kristana eklezio starigita de Jesuo, kiu perdiĝis kun la paso de la jarcentoj pro la Granda Apostateco. Ĝiaj membroj estas konataj kiel Sanktuloj de la Lastaj Tagoj aŭ, pli neformale, Mormonoj, kiuj kredas je Jesuo Kristo kaj la pentofero kiel la centra bazo de sia religio. La mormona teologio inkluzivas la kristanan doktrinon je la savado nur pere de Jesuo Kristo, kvankam la mormonaj doktrinoj pri la naturo de Dio kaj la Ekzaltiĝo konsiderinde diverĝas de la ĉefa kaj tradicia Kristanismo. La eklezio havas malfermitan kanonon kiu inkluzivas kvar sanktajn librojn: la Biblion kaj tri kromajn tekstojn kiuj estas revelaciaĵoj diktitaj al Joseph Smith.

Legu pli...