Vikipedio:Kiel oni malplenigas sian foliumilan kaŝmemoron?

Kial foje sencas malplenigi sian foliumilan kaŝmemoron, kaj kiel fari tion

Via retumilo ŝparas kapaciton de interreta datumtransporto al kaj de via komputilo, per tio ke ĝi intertempe stokas multajn partojn de la vizitataj retejoj en lia loka kaŝmemoro de via komputilo (kutime en ĝia malmoldisko), tiel ke ili estas elŝutataj el la reto al via komputilo nur unufoje. Tio inkluzivas artikolojn, kiujn vi antaŭe vidis en via retumilo, bildojn antaŭe montritajn en ĝi, kaj pliajn informojn kaj datumarojn, ekzemple Javascript-programetoj.

Kelkfoje, ĉi tio havas la nedeziratan - kaj tre konfuzigan - rezulton, ke freŝa ŝanĝo de la retpaĝo, ekzemple post redaktado de vikipedia artikolo, ŝablono aŭ alia kontribuo, ŝajnas esti ignorita. Povas esti aliaj nedezirataj efikoj, kiel adaptoj de uzanto-preferoj kiuj ŝajnas havi nenian efikon.

Kiam vi renkontas strangan konduton dum via retumado,

  • bonvolu unue provi instrui vian foliumilon preteriri la komputilan kaŝmemoron tiel ke la tuta retpaĝo estas reŝarĝita eĉ se antaŭe stokiĝis kopio en la retumila kaŝmemoro. Kutime, revizitado de la konservita paĝo, aŭ klakante retumilajn butonojn kiel ekzemple angle "refresh" (renovigi aŭ ĝisdatigi) aŭ "reload" (reŝarĝi), france "rafraîchir"hispane "refrescar" (same renovigi aŭ ĝisdatigi, laŭvorte "refreŝigi"), instigas la retumilon "demandi" la retejon ĉu ekzistas pli nova versio disponebla, elŝutante ĝin nur se ĝi ekzistas.
  • Se tio ne sufiĉas, tiam provu "purigi" vian komputilan kaŝmemoron (angle tiu proceso nomiĝas "purge"); la instrukcioj kiel ekzakte fari tion en la nuna momento ankoraŭ ne haveblas en Esperanto - tial provu elekti inter la alilingvaj versioj de tiu-ĉi paĝo, montritaj maldekstre, la lingvon kiu plej taŭgas al vi kaj sekvi ties instrukciojn.

Faru tion antaŭ ol informi la problemon. Se la problemo daŭras, eblas raporti ĝin en la teknika parto de la vikipedia diskutejo.