Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas

Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Vikipedio estas dekomence projekto por krei enciklopedion. Vikipedio nur povas sukcesi se la kontribuantoj konscias pri ĝia esenco. Tiun esencon oni komprenas pli bone se oni konsideras kio ne apartenas al enciklopedio.

Kio Vikipedio ne estas redakti

Vikipedio ne estas papera enciklopedio redakti

Ĉar Vikipedio ne estas presita surpapere, tial ne ekzistas praktikaj limoj por la kvanto da temoj aŭ longeco de artikoloj, aŭ la tuta iomo da enhavo. Tamen, estas grava distingo inter kio povas esti farita, kaj kio estu farita, kiu estas priskribita en la kondiĉoj de enhavo. Konsekvence, ĉi tiu regulo ne estas libera bileto por inkluzivado. Artikoloj ĉiam estu kontroleblaj, ĉefe oni observu la kvin principojn de Vikipedio.

Aliflanke, ekzistas limo por la longeco de artikolo pensante pri la komforteco de la leganto. Post tio, ofte estas pli bone dividi la artikolon inter kelkaj malsamaj kaj rilataj novaj artikoloj, kaj en la ĉefa havi nur resumon. Vidu Gvidon de stilo.

Vikipedio ne estas vortaro redakti

Vikipedio ne estas glosaro, vortaro, aŭ manlibro de slango aŭ ĵargono. Artikoloj en Vikipedio ne estas:

  1. ...Difinoj. Kvankam artikoloj komencu per bona difino kaj priskribo de unu temo, ili provizu aliajn tipojn de informo pri tiu temo ankaŭ. Se eble, ampleksigu artikolojn kiu enhavas nenion krom simpla difino per enciklopedia enhavo.
  2. ...Vortarecaĵoj. Enciklopediaj artikoloj estas pri persono, grupo, koncepto, loko, aĵo, evento, k.t.p. Tamen, artikoloj maloftege enhavas pli ol unu distinga difino de la gloso. Artikoloj pri kultura aŭ matematika signifo de nombroj kaj datoj ankaŭ estas permesitaj. Por vortareca vikio, vidu nian fratecan projekton Vikivortaro.
  3. ...Gvidlibro pri slango, ĵargono, aŭ planlingvo. Priskribaj artikoloj pri lingvoj, dialektoj, aŭ fakaj ĵargonoj (kiel Tokipona, Fanagalo, aŭ Leet) estas bonvenaj ĉi tie. Instruaj gvidoj ne taŭgas ĉi tie, nek manlibro por ia temo. Por vikiprojekto kiu akceptas gvidlibrojn kaj instruadajn manlibrojn, vidu Vikilibrojn.

Vikipedio ne estas spegulo, katalogo de ligiloj, deponejo de bildoj aŭ plurmediaj dosieroj redakti

Vikipedio ne estas interreta spegulo nek katalogo de ligiloj, deponejo de bildoj aŭ plurmediaj dosieroj. Tuta enhavo de Vikipedio estas kaj estos senkompate redaktata por povi esti parto de enciklopedio. Kontribuante al Vikipedio vi liberigas vian kontribuaĵon laŭ libera permesilo CC BY-SA. Artikoloj de Vikipedio ne estas:

  1. Nura kolekto de eksteraj ligilojkatalogo de retejoj. Ne estas malbone aldoni al artikolo liston de rilataj eksteraj ligiloj, sed superflue longaj listoj povas malpliprioritatigi artikolon kaj deŝovi atenton de Vikipedia celo.
  2. Nura kolekto de internaj ligiloj (kun escepto por apartigiloj kaj temaj listoj, kiuj helpas al organizado de artikoloj).
  3. Nura kolekto de publikhava kaj fonta materialo, kiel ekz. plenaj libroj aŭ programara fontokodo, originalaj historiaj dokumentoj, leteroj, leĝoj, proklamoj kaj alia fonta materialo utila nut en sia origina formo. Kompletaj kopioj de originaj dokumentoj apartenas al Vikifontaro. Ne estas malbone uzi publikhavajn fontojn, kiel ekz. en:Encyclopædia Britannica Eleventh Edition, por surbaze de ili krei artikolojn. Vidu ankaŭ en:Wikipedia:Do not include the full text of lengthy primary sources.
  4. Kolekto de fotoj aŭ multrimedaj dosieroj sen enciklopedia enhavo. Se vi volas prezenti bildon, bonvolu klarigi ĝian enciklopedian valoron (se ĝi estas libera, alŝutu ĝin an Komunejo, se ĝi estas nelibera, konsideru alŝuton al Vikipedio).

Vikipedio ne estas datumbazo de ĉiuj informoj redakti

Vikipedio ne estas datumbazo de ĉiuj informoj, do ĝia celo ne estas enhavi ĉiujn ekzistantajn informojn sen enciklopedia rilato. La fakto, ke la informo estas cent-el-cente valida kaj vera ne estas sufiĉa kialo por enmeti ĝin en Vikipedion. Kvankam ĉe iuj klasoj de informoj eblas diskuti pri enciklopedieco, ĝenerale Vikipediaj artikoloj ne estas:

  1. Listoj de oftaj demandoj. Artikoloj en Vikipedio ne enhavu liston de oftaj demandoj. Anstataŭe, informoj en artikoloj havu karakteron de neŭtrala prozo. Eblas konsideri aldonon de oftaj demandoj al Vikilibroj.
  2. Listoj aŭ deponejo de ajnaj temoj kiel (ekzemple, sed ne nur) citaĵoj, aforismo aŭ personoj. Se vi volas enmeti liston de citaĵoj aŭ aforismojn, enmetu ilin al nia frata projekto Vikicitaro. Nenio malbonas pri listoj, se iliaj eroj estas gravaj pro sia aparteno aŭ kontribuo al la temo. Vikipedio ankaŭ povas enhavi referenc-tabelojn kaj aliajn informojn en tabela formo por rapida referencado.
  3. Vojaĝogvidilo. Artikolo pri Parizo enhavu informojn pri gravaj monumentoj, kiel Ejfelturo aŭ Louvre, sed ne telefonnumerojn aŭ adresojn de hoteloj aŭ prezon de kafo en Champs-Elysées. Tiaj detaloj kaj stilo estas bonvena en novkonstruata frata projekto Vikivojaĝoj.
  4. Memormonumento. Forpaso de persono estas malĝoja sed Vikipedio ne estas loko por honorigi tiun personon. Temo de enciklopedia artikolo devas enhavi informojn pri gravaj partoj de la vivo de menciindaj personoj, ne eseojn pri kiel la familio memoros la personon.
  5. Genealogiaj registroj. Biografiaj artikoloj estu nur pri personoj iel menciindaj. Unu el la kriterioj por taksi menciindecon estas nombro de artikoloj aŭ aliaj mencioj en eksteraj fontoj (ĉu interretaj aŭ eksterretaj). Ne sufiĉe menciindaj personoj povas esti menciitaj kiel parto en aliaj artikoloj.
  6. Katalogoj, katalogaj erojaferoj por almerkatigo. Ekzemple artikolo pri radiostacio ne enhavu liston de estontaj gastoj en elsendoj (kvankam mencio pri gravaj aferoj povas esti akceptebla). Simile diskutpaĝoj estas por diskuti enhavon kaj redaktadon de artikoloj, ne por reklami varon rilatan al la temo.

Vikipedio ne estas loko por originala esplorado redakti

Vikipedio ne estas taŭga loko por publikigi viajn proprajn pensojn aŭ novan informon. Laŭ nia regularo pri originala esploro, bonvolu ne uzi Vikipedion iel jene:

  1. Ĉefa (originala) esplorado. Ne uzi Vikipedio proponi novajn teoriojn aŭ solvojn, esplori originalajn ideojn, ekfari novajn vortojn, k.t.p. Se vi faris originalan esploradon pri temo, publikigu vian rezultojn en alia medio, kiel en faka ĵurnalo, aŭ aliaj retejoj. Vikipedio povas raporti pri via laboro post ĝi estas eldonita kaj iĝas parto de akceptita scio. Tamen, estu citoj el fidindaj fontoj por montri ke la informo estas kontrolebla, kaj ne nur opinio.
  2. Propraj inventaĵoj. Se vi aŭ amiko inventis novan planlingvon, trinkludon, aŭ novan dancon, ĝi ne estas sufiĉe menciinda esti artikolo ĝis multaj sendependaj tria-partiaj informofontoj raportas ĝin. Vikipedio ne estas por aĵoj ĵus inventitaj.
  3. Opiniaj eseoj (anstataŭ la opinio de spertulo). Kvankam Vikipedio celas kapti homan scion, ĝi ne estas loko por trudi personajn opiniojn kiel parton de tiu scio.
  4. Diskuto-forumoj. Bonvolu provi resti sur la tasko de kreado de enciklopedio. Vi povas babili pri Vikipediecaj temoj en la diskuto-paĝoj de vikipediistoj, sed ne portu la diskutojn en artikoloj mem. Plue, artikolaj diskuto-paĝoj ekzistas por diskutado pri plibonigado de la artikolo; ĝi ne taŭgus peti ĝeneralan helpon tie. (Anstataŭe, uzu la Diskutejo. Maltaŭgaĵoj en diskuto-paĝoj povas esti forigitaj.
  5. Ĵurnalismo. Vikipedio ne donu la unu-personan rakonton pri aktualaĵoj. Vikipedio tenas ĝian informon el eksteraj fidindaj fontojn. Tamen, nia frateca projekto Vikinovaĵoj taŭgas por aktualaĵoj, kaj Vikipedio povas uzi Vikinovaĵojn kiel informo-fonto (inter aliaj). Vikipedio havas multajn enciklopediajn artikolojn pri temoj de historia sed aktuala signifo, sed estu kontrolebla per fidelaj informofontoj.

redakti

Personaj aferoj devas aperi en personaj paĝoj, eĉ en la diskutpaĝo de unuopaj artikolo oni devus paroli nur pri rilataj aferoj. Vikipedio ne estas blogo aŭ persona vikio.

Vikipedio ne estas forumo por diskuti redakti

Oni ne uzu vikipedian artikolon por diskuti pri la temo, eĉ la paĝo "diskuto" ne devus esti uzata por tio. Ĝi ne servas por distribui opiniojn. La diskuto-paĝoj ĉe artikolo servas por helpi plibonigi la artikolon.

La artikoloj devas esti anonimaj. Tio signifas, ke oni ne subskribu ilin. En Vikipedio ne parolas iu konkreta persono.

Vikipedio ne estas kristalsfero redakti

Ne estas adekvate priskribi estontajn aferojn, krom ke ili estas sufiĉe certaj. Ekzemple, oni povas paroli pri la Olimpiaj ludoj de la jaro 2028, ĉar ekzistas sufiĉa informo, sed ne pri la de 2040, ĉar oni ankoraŭ scias nenion pri ĝi. Vikipedioj ne estas taŭga loko por paroli pri malkonkretaj, nur eblaj aferoj.

Vikipedio ne estas reklamejo redakti

Vikipedio ne estas reklam-afiŝejo. Ĝi ne estas ilo por reklamado aŭ propagando.

Jen kelkaj maltaŭgaĵoj:

  1. Partiismo, propagando, aŭ varbado estas malpermesita: komerca, politika, religia, kaj aliaj dorlotprojektoj. Estus bonvena se artikolo raportas pri la temo, de neŭtrala vidpunkto. Eble vi anstataŭ volus lanĉi blogon aŭ retforumon se vi volas konvinki homojn pri la meritoj de viaj personaj vidpunktoj.
  2. Reklamo. Ĉiu informo pri firmaoj kaj produktaĵoj estas verkita en enciklopedia kaj malpartia stilo. Informo en artikoloj estu verigebla en alia loko krom Vikipedio, do artikoloj pri malgrandegaj lokaj firmaoj ofte estas maltaŭgaj. Organizaĵoj kaj firmaoj atingu nivelon de menciindeco, determinita de la Vikipedio-komunumo. Eksteraj ligiloj al komercaj organizaĵoj taŭgas nur se ili estas grava ligilo pri la temo de la artikolo. Vikipedio ne estas ilo por promocii rangadon en Guglo. Aliaj retejoj interŝanĝas ligilojn tiel.
  3. Memreklamo. Estas granda tento verki pri si mem aŭ pri projektoj, al kiuj oni estas forte ligata. Estas pli bone se vi atendas ke aliulo verkas pri tio.
  4. Opiniaĵoj. Kvankam iuj temoj, ĉefe temoj pri aktualaĵoj kaj politiko, povas sproni pasiojn, Vikipedio ne estas taŭga forumo por ĉi tiu. Artikoloj devas esti egalflanka kaj neŭtrala, speciale por aktualaĵoj, kun modera kaj neŭtrala perspektivo. Plue, verkantoj por Vikipedio strebu verki artikolojn tiu ne rapide esti malfreŝa. Se vi volas raporti aktualaĵojn, konsultu la fratan projekton Vikinovaĵoj.
  5. Distribuo de onidiroj aŭ klaĉado. Por artikoloj kaj enhavoj pri vivantaj homoj nepras informoj el fidindaj fontoj; tiel oni malhelpas kalumniadon. Respektu la privatecajn rajtojn de la homoj.

Kio Vikipedia komunumo ne estas redakti

La supra parto koncentriĝas pri enhavo de Vikipedio, pri artikoloj. La suba temas pri kondutado de Vikipediistoj.

Vikipedio ne estas batalkampo redakti

Vikipedio ne estas loko por malamo, personaj disputoj aŭ timigado. Ŝanĝi Vikipediajn diskutojn en personajn batalojn estas malrekomendata.

De ĉiu vikipediisto estas atendata ĝentila komunikado en kunlaboreca spirito. Neniam vorte ataku, ĝenu aŭ timigu tiujn, kiuj ne konsentas kun vi. Anstataŭe, traktu nekonsenton laŭ inteligenta maniero kaj klopodu pri konstruiga diskutado. Se iu vikipediisto kondutas malĝentile, agrese, rifuzas kunlabori, insultas, klopodas ĉikani aŭ fortimigi aliajn vikipediistojn, tio ne donas al aliuloj rajton konduti same kontraŭ li („Li komencis!“). Tiam prefere respondu nur al konkretaĵoj kaj ignoru malĝentilan kondutadon. En tia situacio taŭgas atentigi la vikipediiston pri Vikipedio:Neniu persona atako.

Ne kreadu nek redaktadu artikolojn nur por pruvi vian vidpunkton. Ne uzu Vikipedion por minacoj, precipe juraj, al aliaj vikipediistoj, Vikipedio aŭ la Fondaĵo Vikimedio. Multa minacado povas konduki al forbaro. Kompreneble, diskuto pri juraj problemoj (ekz. kopirajto de bildoj) estas alia afero.

Vikipedio ne estas anarkio redakti

Vikipedio estas libera kaj malfermita, sed limigas liberecon kaj malfermecon en okazoj, kiuj kontraŭas al celaro de Vikipedio. Vikipedio do ne estas forumoj por neregulata libera parolado. La fakto, ke Vikipedio estas malfermita aŭtonoma projekto ne signifas, ke ĝia celo estas ankaŭ esplori eblojn de anarkiaj komunumoj. Celo de Vikipedio estas kreadi enciklopedion, ne testi limojn de anarkio.

Vikipedio ne estas demokratio redakti

Vikipedio ne estas eksperimento pri demokratio aŭ alia politika sistemo. Ĉefa maniero por decido-farado kaj konflikto-solvado estas redaktado kaj diskutado kondukanta al interkonsento, ne balotado. Tio signifas, ke opinio de plejmulto ne nepre estas la sekvota opinio (precipe se ĝi klare kontraŭas al principoj de Vikipedio). Ofte diskutantoj esprimas sian opinion per ŝablonoj kiel {{Por}} kaj {{Kontraŭ}}, sed iliaj nombroj estas nur unu el kriterioj por decidi.

En Esperanta Vikipedio ne estas klara limo inter aferoj, kiuj estas decidataj per diskutado kaj voĉdonado. Ekzemple ekzistas proceduroj kun aparte specifitaj reguloj (elstarigado de artikoloj, administrantigo de uzantoj, ktp).

Vikipedio ne estas burokratio redakti

Vikipedio ne estas simulado de jura sistemo aŭ de juĝa kortumo. Reguloj povas fari aferojn pli facile trakteblajn, sed ili ne estas celo de la komunumo kaj estas preferate eviti regulo-superŝarĝon. Grava estas la esenco de reguloj, ne ties vortumo. Konfliktoj estu solvataj per diskutado, ne per rigora interpretado de reguloj.

Vidu ankaŭ redakti