Vikipedio:Reagoj al plibonigoj

Ĉi tiu paĝo celas kolekti opiniojn de Vikipedio-uzantoj pri la nova etoso kaj la novaj funkcioj. Bonvolu krei novan sekcion, alklakante ĉi tie. Bonvolu memori, ke oni subskribas la komenton (--~~~~)!

Bonaj ŝanĝoj redakti

Ŝanĝoj ŝajnas esti bonaj, sed kiu estas ni? Ni ŝanĝis, ni faris... Kiu fakte faris ilin? Jujijo 14:09, 17. Jun 2010 (UTC)

La komunumo volas koni opiniojn. La paĝon kreis Arno Lagrange --→ Airon 14:20, 17. Jun 2010 (UTC)

Komplete fuŝiĝis la aperigo de kooridnatoj redakti

Karaj la nova sistemo ŝajne komplete fuŝas la ĝisnunan aperigon de la koordinatoj en titolo kaj teksto. Vidu ekzemple Oberurnen kaj tie vidu, kiel nun koordinatoj aperas duble en la informkesto, nome la linio, kiu antaŭe aperis supre dekstre. Mi ne certas, ĉu tio rialtas al la novigo. Sed alian manipulon, kiu tion povas kaŭzi mi ne vidis. Ĉu iu, kiu pli komprenas pri la programado ol mi povas trovi la solvon kaj ripari la aferon? [La afero fuŝas al aspekton de plurmil artikoloj!!!] Dankon DidiWeidmann 19:19, 30. Jun 2010 (UTC)

Kara Didi. Mi ĵus aldonis kelkajn formatojn al MediaWiki:Vector.css. Do la artikolo Oberurnen nun bone aspektas. Se la koordinatoj aperu eĉ pli supre, mi povus ankoraŭfoje ŝanĝi la sisteman paĝon. Sed mi pensas, ke tio ne necesos pro la nun dekstre troviĝanta serĉa kesteto. Amike --Tlustulimu 19:44, 30. Jun 2010 (UTC)

Redaktado iom malfaciliĝis redakti

Mi ne komprenas por kio necesis forigi el la redakto-fenestro la butonojn, kiuj helpis rapide krei kategoriojn, enmeti ŝablonojn kaj krei duanivelajn titolojn? Nun por tio bezonatas uzi malgrandajn subajn butonojn, kio malrapidigas laboron. Ja en la redakto-tabelo, supre, estas multe da libera spaco, ĉu ne?--RG72 17:26, 2. Jul 2010 (UTC)

Mi povas konfirmi tion. Ne estas butonoj -->[[malfacile oni faras tion]]<-- supre por fari ligilon, kaj ceteraj, pri kiuj skribas RG72. Jujijo 17:43, 2. Jul 2010 (UTC)