Oberurnen

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Nieder- und Oberurnen (stacidomo).

Oberurnen estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 1932 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Oberurnen estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Oberurnen
Blazono de Oberurnen
Katolika preĝejo de Oberurnen
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Nordo
Koordinatoj  47° 6′ 50″ N 9° 3′ 29″ O / 47.11389 °N, 9.05806 °O / 47.11389; 9.05806 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 50″ N 9° 3′ 29″ O / 47.11389 °N, 9.05806 °O / 47.11389; 9.05806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1932
Areo 12,82 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 8868
Mapo de Oberurnen
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Oberurnen situas en la nordo de la kantono ĉe la transiro de la Linth-Ebenaĵo al la valo de Glaruso. Tute en la oriento la iama komunuma teritorio tuŝas la riveron Linth.

La kantona ĉefvojo de Pfäffikon tra Glaruso GL kaj Klausen-Pasejo al Altdorf pasas tra Oberurnen, sed ĉirkaŭvojo ĉirkaŭkondukas la transirtrafikon ĉirkaŭ la vilaĝocentron. En distanco de 1 km norde en Niederurnen troviĝas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3.

Najbaraj komunumoj antaŭ la komunuma reformoRedakti

La iama komunumo Oberurnen limis en nordo al Niederurnen, en oriento al Mollis, en sudo al Näfels, en sudokcidento al Innerthal (SZ), kaj en nordokcidento al Schübelbach (SZ).

TrafikoRedakti

Oberurnen disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rapperswil tra Uznach kaj Glaruso al Linthal. Krome ekzistas ankaŭ buslinio al la stacidomo de Ziegelbrücke.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Oberurnen datiĝas el la jaro 1340 Obern Urannen.[1]

Kadre de la Glarusa Komunumreformo la komunumo Oberurnen estis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun al komunumoj Bilten, Filzbach, Mollis, Mühlehorn, Näfels, Niederurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Karin Marti-Weissenbach: Oberurnen en la Historia Leksikono de Svislando (2010-04-29)

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Oberurnen

    BildojRedakti