Filzbach
Filzbach (prononcu filcbaĥ) estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 510 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Filzbach estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.
Filzbach | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Glaruso |
Komunumo(j) | Glaruso Nordo |
Geografia situo | CH1903: 728236 / 220190 (mapo)47.1202777777789.1286111111111Koordinatoj: 47° 7′ N, 9° 8′ O; CH1903: 728236 / 220190 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 510 |
Areo | 13,93 km² |
Alteco | 682 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8757 |
Geografio
redaktiLa komunumo Filzbach situas ĉe la suda bordo de Valenlago. La efektiva vilaĝocentro situas sur alta teraso de la monto Kerenzerberg. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 1903 m s.m. sur la montokresto Nüenchamm, dum la plej malalta punkto situas ĉe la bordo de Valenlago sur alteco de 428 m s.m.
Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo
redaktiLa komunumo Filzbach limis en nordokcidento aliflanke de Valenlago al Weesen (SG), en nordo ankaŭ aliflanke de la lago al Amden (SG), en oriento al Obstalden, en sudo al Ennenda kaj en oriento al Mollis.
Trafiko
redaktiFilzbach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita kun la publika transportreto per buslinioj al Mühlehorn kaj Mollis kaj Näfels. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3, kiu pasas en du paralelaj tuneloj sub la komunuma teritorio, troviĝas en Mühlehorn en distanco de 5 km oriente de la vilaĝocentro. De la vilaĝocentro seĝtelfero kondukas al Habergschwänd.
Monda naturheredaĵo
redaktiFilzbach apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Filzbach datiĝas el la jaro 1394 kiel Vilentzspach.[1]
Kadre de la glarusa komunumreformo la komunumo Filzbach estis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun al komunumoj Bilten, Näfels, Mollis, Mühlehorn, Niederurnen, Oberurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Lernejo
-
Hotelo Römerturm (Romia Turo)
-
Hotelo Mürtschenstock