Weesen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Weesen (stacidomo).

Weesen estas urbo en la elektodistrikto See-Gaster, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1483 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Weesen
Blazono de Weesen
Haveno de Weesen
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto See-Gaster
Koordinatoj  47° 9′ 0″ N 9° 6′ 0″ O / 47.15000 °N, 9.10000 °O / 47.15000; 9.10000 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 0″ N 9° 6′ 0″ O / 47.15000 °N, 9.10000 °O / 47.15000; 9.10000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1483
Areo 5,39 km²
Alteco 423 m super marnivelo
Poŝtkodo 8872
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Weesen
vdr

Geografio redakti

Weesen situas ĉe la okcidenta fino de Valenlago sude de la Churfirsten kaj oriente de la Linth-Ebenaĵo.

Trafiko redakti

Weesen situas ĉe la trajnlinio inter Ziegelbrücke kaj Zuriko kaj dividas sian stacidomon kun la Glarusa komunumo Mollis, sur kies teritorio la haltejo situas. Ekzistas ankaŭ poŝtaŭtobuskonekto al Amden kaj Weesen estas elirpunkto de la ŝiplinoj sur Valenlago.

Historio redakti

Weesen estis jam romia setlejo antaŭ la naskiĝo de Kristo. En mezepoko regis en Weesen alemanoj kaj poste la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1283 la urbo fariĝis posedaĵo de Rudolfo la 1-a de Habsburgo, kiu transformis ĝin al grava dogan kaj varkomercloko.

En februaro 1388 aŭstraj trupoj atiakis la urbon, kiun antaŭe okupis la Svisa Ĵurkomunumo. En la nokto civitanoj de la urbo helpis al soldatoj de la aŭstra armeo eniri en la urbon. La svisaj okupantoj dumdorme estis atakitaj kaj mortigitaj (murdnokto de Weesen). Al tiu evento sekvis en aprilo de la sama jaro la Batalo de Näfels.

Je la fino de la 14-a jarcento estis menciita la Hotelo Schwert unuan fojon en dokumento. Ĝi estas tiel la unua dokumente menciita gastejo ĉirkaŭ Valenlago. En malfrua mezepoko Weesen kiel parto de la regejo Windegg troviĝis sub kontrolo de Ŝvico kaj Glaruso. Post la fino de la Helveta Respubliko Weesen fariĝis parto de la nove kreita Kantono Sankt-Galo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti