Altdorf (Urio)

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Altdorf UR)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Altdorf

Altdorf estas la ĉefkomunumo de la svisa Kantono Urio. Ĝi hivas 8577 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Altdorf
Blazono de Altdorf
Blazono de Altdorf
Tell-monumento en la centro de Altdorf
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Urio
Distrikto (Kantono Urio ne havas distriktojn)
Koordinatoj  46° 52′ 51″ N 8° 38′ 22″ O / 46.88083 °N, 8.63944 °O / 46.88083; 8.63944 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 51″ N 8° 38′ 22″ O / 46.88083 °N, 8.63944 °O / 46.88083; 8.63944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8577
Areo 10,23 km²
Alteco 458 m super marnivelo
Poŝtkodo 6460
Komunumkodo 1201
Mapo de Altdorf
vdr

Geografio redakti

La komunumo situas en la Reussebenaĵo, kelkajn kilometrojn supre de la enfluo de la rivero Reuss al la Lago de Urio, la suda parto de la Kvarkantona Lago.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Altdorf limas en nordo al Flüelen, en oriento kaj sudo al Bürglen, en sudokcidento al Attinghausen, kaj en sud okcidento al Seedorf.

Popolstruksturo, lingvoj kaj religioj redakti

86% de la loĝantaro estas Svisaj civitanoj, tio signifas ke la proporcio de eksterlandanoj en Altdorf estas konsiderinde sub la svisa mezo de 29%. Okaze de la lasta popolnombrado 88,2% de la loĝantaro parolis la alemanan, 4.2% la serbokratan kaj 2,5% la italan. 78,5% de la loĝantaro en la jaro 2000 estis katolikoj, 7,2% protestantoj, 4,5% islamanoj, 3,6% ortodoksaj kristanoj, la resto apartenis al aliaj religioj aŭ ne faris indikon.

Historio redakti

Laŭ la dramo de Friedrich Schiller en Altdorf okazis la fama pompafo de Wilhelm Tell, la mita nacia heroo de Svislando. La komunumo Altdorf havis en mezepoko gravan strategian signifon, ĉar kontrolante Altdorfon oni kontrolis la pasejon super Gotardo. La dramo de Schiller kvankam fantazia historio almenaŭ parte baziĝas sur historiaj faktoj. Ĉu Wilhelm Tell vere vivis aŭ ne, ne tiom gravas, en la konscio de la sviso la dramo de Schiller estas ilia reala historio. - La sorto de Altdorf estas firme ligita kun la trafikvojoj tra la Gotardo. Per la konstruado de la Gotarda fervojtunelo, kiu estis malfermita en 1882, komencis granda evoluo de la komunumo kaj tragike la baldaŭ malfermo de la Gotarda baztunelo nun minacas endanĝerigi la ekonomian bazon de la Altdorf.

Ekonomio redakti

Altdorf vivas unuflanke de agrikulturo, kies signifon tamen kiel ĉie en Svislando konstante malkreskas. En la komunumo troviĝas multaj malgrandaj industrientreprenoj, de kiuj ne malmultaj dependas de la gotarda fervojo, sed ankaŭ la servoperado gajnas konstante signifon.

Trafiko redakti

Altdorf situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj tra la Gotardo-tunelo al Tiĉino. Ankaŭ la Gotardo-autoŝoseo preterpasas apud Altdorf. La regiono suferas multe pro la emisioj de la internacia transirtrafiko, aliflanke tiu trafikvojo tra Sankta Gotardo ankaŭ estas la fonto de la ekonomia prospero. Altdorf estas ankaŭ la norda elirpunkto al la Gotardpasejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti