Bürglen UR

komunumo de Svislando
Bürglen
Blazono de Bürglen
Kapelo Riedertal, komunumo Bürglen
komunumo en Svislando
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 52′ 31″ N 8° 39′ 47″ O / 46.87528 °N, 8.66306 °O / 46.87528; 8.66306 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 31″ N 8° 39′ 47″ O / 46.87528 °N, 8.66306 °O / 46.87528; 8.66306 (mapo)
Areo 53,14 km²
Alteco 525 m super marnivelo
Poŝtkodo 6463
Komunumkodo 1205
Mapo de Bürglen
vdr

Pri la komunumo redakti

Bürglen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 3920 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Bürglen situas oriente de la kantonĉefkomunumo Altdorf ĉe la elirejo de la Schächen-Valo, tra kiu fluas la rivero Schächen, alfluanto de Reuss. En okcidento la teritorio de la komuno kvazaŭ kiel fingro inter Schattdorf kaj Altdorf atingas laŭlonge de la rivero Schächen la bordon de Reuss. Krom la ĉefvilaĝo la komunumo konsistas el tuta aro da malgrandaj dissternitaj setlejoj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Bürglen limas en nordnordokcidento al Sisikon, en nordo al Riemenstalden (SZ), en nordoriento kaj oriento al Muotathal (SZ), en sudoriento al Unterschächen, en sudo al Spiringen en sudokcidento al Schattdorf, en okcidentsudokcidento al Attinghausen, en okcidento al Altdorf, kaj en okcidentonordokcidento al Flüelen.

Trafiko redakti

Bürglen situas ĉe la okcidenta ramplo de la vojo al Klausen-Pasejo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinioj al Altdorf, Unterschächen kaj Flüelen, kaj dum la someraj monatoj, kiam la pasejo estas malfermita ankaŭ al Linthal en Kantono Glaruso. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 siutas 4 kilometrojn okcidente en Altdorf.

Historio redakti

Arkeologiaj trovaĵoj el la 2-a jarmilo a.K. pruvas, ke la Bürglen jam en la malfura bronzepoko estis loĝata. Dum mezepoko Bürglen estis posedaĵo de la Virina Monaĥejo Zuriko.

La unua dokumenta mencio de la nomo datiĝas el la jaro 857 sub ĝia latina nomo Burgilla. En la jaro 875 menciiĝis la unuan fojon la pastra preĝejo Sankt-Petro kaj Paŭolo. En ĝia aktuala formo ĝi estis konstruiita en la jaro 1681 de la arkitekto Johann Jakob Scolar. Laŭ la legendo Bürglen estas la hejmo de la svisa nacia heroo Wilhelm Tell, kies monomento estas la rekonilo de la vilaĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti