Riemenstalden

komunumo de Svislando

Riemenstalden estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 84 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Riemenstalden
Blazono de Riemenstalden
Blazono de Riemenstalden
Blazono de Riemenstalden
La vilaĝo Riemenstalden
La vilaĝo Riemenstalden
La vilaĝo Riemenstalden
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  46° 56′ 51″ N 8° 39′ 56″ O / 46.94750 °N, 8.66556 °O / 46.94750; 8.66556 (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 51″ N 8° 39′ 56″ O / 46.94750 °N, 8.66556 °O / 46.94750; 8.66556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 84
Areo 11,21 km²
Alteco 1030 m super marnivelo
Poŝtkodo 6452
Komunumkodo 1369
Mapo de Riemenstalden
Mapo de Riemenstalden
Situa mapo de Riemenstalden
vdr

Geografio redakti

La vilaĝo Riemenstalden situas alte sur 1030 m s.m. en flanka valo de la Lago de Urio, sudorienta baseno de la Kvarkantona Lago. Kun nur 84 loĝantoj la komunumo estas laŭ loĝantaro la plej malgranda komunumo de la kantono. La komunumo konsistas el la norda flanko de la Valo de Riemenstalden. Ĝian sudan limon formas la Rojo de Riemenstalden. La suda valflanko apartenas al la komunumo Sisikon, Kantono Urio. Pro la situo en la montaro la vilaĝo regule suferas sub naturaj katastrofoj, kiel lavangoj, ŝtonlavangoj kaj inundoj. La plej altaj punktoj de la komunumo estas la montoj Chlingenstock kun alteco de 1935 m s.m. en nordo kaj Sisiger Spitz kun alteco de 1914 m s.m. en nordoriento de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Riemenstalden kaj la setlejoj Losberg kaj Chäppeliberg kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,21 km², de kiuj 21,1% estas kovritaj de arbaro, 54,1% servas por agrikulturo kaj 0,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Riemenstalden limas en nordokcidento al Morschach, en nordoriento al Muotathal, en sudoriento al Bürglen (UR), kaj en sudokcidento al Sisikon (UR).

Trafiko redakti

Riemenstalden situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas nur per kurba montarvojeto ek de la Aksovojo en Sisikon. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Sisikon. De Chäppeliberg aertelfero kondukas al la alpopaŝtejo Gitschen, kiu situas sur la teritorio de la komunumo Sisikon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Riemenstalden datiĝas el la jaro 1343 kiel Reymerstalden. Laŭdire jam en 1318 en Riemenstalden ekzistis pastra preĝejo, kiu disfalis. Tiam Riemenstalden estis integrita al la paroĥo Morschach. En la jaro 1708 estis konstruita la kapelo St. Johann Baptista, kaj en la jaro 1792 la pastra preĝejo Maria vom guten Rat. Ek de 1804 Riemenstalden estas denove memstara paroĥo. Post la lavangokatastrofoj en la jaroj 1952 kaj 1954 en Riemenstalden estis faritaj multnombraj protektokonstruaĵoj. Ankaŭ laŭlonge de la alveturvojo necesis regule novaj protektoinstalaĵoj kontraŭ ŝtonfalo, akvo kaj lavangoj. [3]

Vidindaĵoj redakti

Vidinda estas la baroka katolika pastra preĝejo Maria de Bona Konsilo en la vilaĝo centro, en kiu troviĝas belaj plafonfreskoj. En la vilaĝeto Chäppelimatt situas la kapelo Sankta Johano.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti