Seedorf UR
Seedorf | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Urio |
Distrikto | En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj |
Koordinatoj | 46° 52′ 59″ N 8° 36′ 48″ O / 46.88306 °N, 8.61333 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 59″ N 8° 36′ 48″ O / 46.88306 °N, 8.61333 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1680 |
Areo | 15,64 km² |
Alteco | 452 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6462 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
redaktiSeedorf estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 1680 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
redaktiSeedorf situas ĉe la suda fino de la Lago de Urio, la suda brako de la Kvarkantona Lago, kaj okcidente de la rivero Reuss, ĉe ties alfluo al la lago. Okcidente de la komunumo leviĝas la monto Gitschen, kies pinto kun alteco de 2540 m s.m. bone videblas de la Lago de Urio. Al la komunumo apartenas ankaŭ la valo Gitschintal sudoriente de la monto Gitschen, tra kiu fluas la rivero Palanggenbach. Norde de la aŭtovojo la rivero Reuss formas delton, kiu estas grandparte kovrita de marĉo.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Seedorf limas en nordoriento al Flüelen, en oriento al Altdorf, en sudo al Attinghausen, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Isenthal.
Trafiko
redaktiLa komunumo Seedorf estas konektita per diversaj poŝtaŭtolinioj kun la publika transportreto. Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A2, al kiu la komunumo havas alveturejon kune kun Altdorf kaj Flüelen rekte apud la nordorienta komunumlimo aliflanke de Reuss. Aertelfero kondukas de la vilaĝo ĝis Gitschenberg sur alteco de 1369 m s.m.
Historio
redaktiĈirkaŭ en la jaro 1200 estis konstruita la turo de Seedorf, kies bazo post preskaŭ kompleta disfalo estis konservita kaj hodiaŭ ankoraŭ videbla. La turo estis verŝajne la sidejo de feŭdaj reprezentantoj de la bienposedanto, la Virina Monaĥejo Zuriko. Supozeble temis pri la Senjoroj de Seedorf, kies ekzisto estis dokumentita en la jaro 1260. [1]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Seedorf
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Fonto: Teksto pri la historio de Seedorf en la retejo de la komunumo[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
redakti