Vilanova i la Geltrú

urbo en Hispanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vilanova i la Geltrú (stacidomo).

Vilanova i la Geltrú estas urbo de Katalunio, ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (comarca) Garraf.

Vilanova i la Geltrú
municipo de Katalunio • havenurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 08800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 68 854  (2023) [+]
Loĝdenso 2 025 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 1° 44′ O (mapo)41.2242771.725905Koordinatoj: 41° 13′ N, 1° 44′ O (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vilanova i la Geltrú (Provinco Barcelono)
Vilanova i la Geltrú (Provinco Barcelono)
DEC
Vilanova i la Geltrú
Vilanova i la Geltrú
Situo de Vilanova i la Geltrú
Vilanova i la Geltrú (Hispanio)
Vilanova i la Geltrú (Hispanio)
DEC
Vilanova i la Geltrú
Vilanova i la Geltrú
Situo de Vilanova i la Geltrú

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vilanova i la Geltrú [+]
vdr
Vilanova i la Geltrú
Strand-aleo

Bazaj faktoj redakti

La urbo situas meze de la ĉefaj metropolaj urboj Barcelona (40 km norde), kaj Tarragona (45 km sude), kaj kovras totalan surfacon de 33,5 km2. Ĝi havas 54.309 loĝantojn laŭ la oficiala censo en 2001. Ĝiajn riĉajn historiajn datojn subtenas multaj jarcentoj; en 1274 estis aljuĝita la Carta Pobla (Urba Ĉarto) far Reĝo Jaume la Unua.

Ekonomio redakti

Kiel urbo, ĝi kaptas la atenton de granda areo eĉ preter siajn limojn, kaj ĉiam havis viglan ekonomion, originale bazita sur sia agrikulturo kaj vina mara komerco (en la 18-a kaj 19-a jarcentoj), kaj poste sur ĝia teksaĵa industrio. En la lastaj jaroj la industrio diversiĝas laŭ metalaj, kemiaj kaj teksaj fabrikoj (ekde la unua duono de la 20-a jarcento). La urbo ankoraŭ daŭrigas kun iom da agrikultura komerco kaj unu el la plej gravaj fiŝkaptaj ŝiparoj en Katalunio. Ankaŭ gravas la disvolviĝo en la turisma sektoro kaj libertempaj instalaĵoj.

Kulturo redakti

Vilanova i la Geltrú havas komplekson por akvosportoj interne de la haveno, plaĝojn, strandan promenadon, golfejon. Tie estas larĝa kultura agado, inkluzive de tutland-gravaj muzeoj kiel ekzemple pri romantika kataluna arto, teknologio kaj fervojo. Ankaŭ estas ĉiujara programo de teatro, muziko kaj kino, muzikaj festoj kiel FIMPT (Internacia Populara kaj Tradicia Muzika Festo).

Vilanova i la Geltrú havas unu el la plej intensaj kalendaroj pri tradiciaj festoj en Katalunio, precipe Els Tres Tombs (la festo de la bestoj, agrikulturaj, urbaj kaj hejmaj), Karnavalo kaj Festa Major (Ĉefa Urba Festo kun tradiciaĵoj, ktp.).

En urbo kun tia tradicio pri agrikulturo kaj fiŝkaptado, la gastronomio bazita sur siaj freŝaj produktoj ankaŭ estas tre grava kaj vaste agnoskita.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti