Vilaverdo
(Alidirektita el Vilaverdo (Madrido))
Vilaverdo (hispane Villaverde signife Verda Vilaĝo) estas unu el la 21 distriktoj de la municipo Madrido (suda ekstremo), Hispanio. Antaŭe ĝi estis sendependa municipo, la lasta aliĝita al Madrido, la 31-a de julio de 1954. Tamen, antaŭ la aneksiĝo, la municipo Vilaverdo ampleksiĝis, krom la nuna distrikto, al la plejparto de la nuna distrikto Usero kaj eta parto de Valjeko. Ĝia surfaco estas 2.028,65 ha kun 126.802 loĝantoj laŭ la censo de la jaro 2001. Estas kvartalo de laboristoj, nuntempe inter tiuj multaj enmigrintoj, ĉefe sudamerikaj.
Vilaverdo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 149 003 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 7 381 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 21′ N, 3° 43′ U (mapo)40.345925-3.7093555555556Koordinatoj: 40° 21′ N, 3° 43′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 20,187585876897 km² ( 201 8.7 585 876 897 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La distrikto Vilaverdo enhavas la jenajn kvartalojn: Sankta Andreo, Sankta Kristoforo, Butarko, La Rozarboj, La Anĝelo.